Plutono (dio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri romia dio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Pluto.

Plutono estas la romia dio de la malluma, malvarma inferoHadeso. Laŭ la antikvaj Romanoj, la animoj de la mortintoj iras al la subtera regno de Plutono. La pramisto Karono kondukas la mortintojn trans la Riveron Stikson. Cerbero, feroca hundo kun tri kapoj, gardas Hadeson. La bela diino Prozerpina loĝas kun Plutono dum la ses plej malvarmaj monatoj de la jaro, ĉar ŝi manĝis ses granato-semojn.

Plutono ne estas Pluto, la greka dio de riĉo, sed li similas la grekan dion Hadeson. Plutono donis sian nomon al la planedo Plutono. La luno de Plutono nomiĝas Karono, la pramisto de la romia dio.