Tantalo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Tantalo (apartigilo).
Tantalo, laŭ Gioacchino Assereto.

Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος, ŝancelantatre malfeliĉa) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej divastigata versio. Li estis reĝo de Frigio[1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio)[2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj.

Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto[3], aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon[4], kaj tiel ofendis la gediojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis[5] pro li, aŭ Sipilo, pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj[6].

Laŭ la geografiisto Strabo, Tantalo iĝis ege riĉa, pro tio, ke en Frigio kaj monto Sipilo troviĝas or-minejoj. El tio eble devenas la nomo de lia patrino Pluto, kiu signifas minerala riĉeco. Paŭzanio priskribis monumenton kiu, laŭ li, estis la tombo de Tantalo. Tamen, post la kristanigo de la lando, ĝi akiris novan nomon: La tombo de Sankto Karalambo. Krom tiu, troviĝas en la regiono kelkaj skulptaĵoj rilataj al tiu reĝo kaj al lia idaro, kelkaj el kiu estis faritaj de la hititoj. Pro tio, kelkaj hipotezoj rilatas la nomon de tiu reĝo al Hantili, kaj sugestas ke la vorto Tantalo devenas de tiu hitita reĝa nomo[7]. Laŭ Robert Graves[8], Tantalo estis membro de greka tribo kiu invadis la regionon. Li rifuzis forĵuri sian religion kaj adopti la kultadon de la loka dio Astaroth, kaj pro tio oni punis lin.

Genealogio[redakti | redakti fonton]

Genealogia arbo de la poste nomata Dinastio de Atreo, fondita de Tantalo.

Pri la deveno de Tantalo troviĝas diversaj versioj. Lia patrino estis Pluto, filino de la titanoj Krono kaj Reo, aŭ de Oceano kaj Tetiso[9]; kaj lia patro estis la ĉefdio Zeŭso, aŭ Tmolo, la kverk-kronata dio de la samnoma monto kiu, kun sia edzino Omfalo, regis Lidion kaj estis arbitranto en la kant-konkurso inter Pajno kaj Apolono[10].

Ankaŭ la nomo de lia edzino varias. Oni ekzemple mencias Eŭrjanason (filino de la rivera dio Paktolo)[11], Eŭritemiston (filino de la rivero Ĥanto), Klition (filino de Anfidamanto), la plejado Tajgeto[12] kaj la hiado DionoEŭprito[13]. Kun iu el ili Tantalo estis patro de Pelopso, Niobo kaj Broteaso[14], per kiuj li komencas elstaran dinastion en la mita rakontaro. Tamen, alternativa versio rakontas ke Pelopso estis bastarda filo lia, aŭ de Atlaso kaj la nimfo Linoso[15].

Partneroj kaj idaro
Diono, Eŭritemisto, Eŭrjanaso, KlitioTaigeto

Inter dioj[redakti | redakti fonton]

Torturado de Tantalo ĉe Tartaro.

Tantalo iĝis intima amiko de Zeŭso, kiu invitis lin ĝui la olimpajn bankedojn kaj gustumi la diajn nektaron kaj ambrozion. Sed tiu bonŝanca vivo plenigis lin je orgojlo kaj, por fanfaroni antaŭ la mortemuloj, li malkaŝis la diajn sekretojn[16] kaj ŝtelis ambrozion el la tablo de la olimpanoj por disdoni ĝin inter liaj amikoj[17]. Krome, kiam la gedioj ankoraŭ ne rimarkis tiun agon, Tantalo ankaŭ plenumis la plej fian krimon: li invitis la olimpanojn al bankedo en la monto Sipilo (aŭ en Korinto) kaj tiam, por provi la ĉioscion de liaj invititoj, por montri sindonecon aŭ simple ĉar viando mankis, li dispecigis sian filon Pelopson kaj servis lian karnon al la gedioj, same kiel iam faris la arkadia reĝo Likaono[18]. Ĉiuj hororplene rimarkis la originon de la viando, krom Demetro, kiu, neatenteme pro la malapero de sia filino, manĝis la maldekstran ŝultron de Pelopso[19].

Pro tiuj du krimoj oni punis Tantalon per la ruino de lia regno kaj, post lia morto (fulmofrapite de Zeŭso), per eterna torturado en Tartaro, kie Odiseo vizitis lin[20]. Tie li pendas de branĉo de frukta arbo kaj mergas en marĉo ĝis sia talio aŭ eĉ ĝis sia mentono. Tamen, li suferadas porĉiaman soifon kaj malsaton, tial kial kiam Tantalo kliniĝas por trinki, la akvo descendas kaj permesas lin preni nur sala koto kiu soifigas lin pli. Kaj kiam li klopodas preni unu el la buntaj fruktoj de la arbo, aperas vento kiu moviĝas ĝiajn branĉojn kaj malebligas Tantalon eĉ tuŝi ilin[21].

La ora laniario[redakti | redakti fonton]

En Hadeso, Tantalo suferis plian punon pro tria krimo kiun li plenumis: ŝtelado kaj falsa ĵuro. Kiam Zeŭso ankoraŭ estis infano kaj loĝis en Kreto, Hefesto faris oran laniarion por helpi Reon gvardi lin. Poste, tiu eksterordinara artefakto protektadis la zeŭsan templon en Dikto, sed Pandareo, filo de Meropo, kuraĝis ŝteli ĝin. Li sekrete donis la oran hundon al Tantalo, por ke li kaŝu ĝin en la monto Sipilo, kaj kiam la komenca alarmo pri ĝia malapero pasis, Pandareo petis ĝian redonon. Sed Tantalo ĵuris laŭ Zeŭso ke li neniam eĉ aŭdis pri iu ora laniario.

Tantala lago, proksime de Izmiro, sur kiuj bordoj Zeŭso mortigis Tantalon.

Kiam Zeŭso aŭdis tiun ĵuron, li ordonis Hermeson klarigi la aferon. La dia heroldo, ĉu perforte ĉu per ruzaĵo, sukcesis forpreni la hundon al Tantalo, kaj tuj poste Zeŭso ĵetis al la perfidulo rokon de la monto Sipilo, kiu mortigis lin, laŭ tiu versio, proksime de lago kiu de tiam oni nomas Tantala, en Turkio. Pandareo kaj sia edzino Harmotoo forfuĝis al Ateno, kaj de tie al Sicilio, kie ili mortis en mizero[22]. La aparta puno kiun Tantalo suferas en Tartaro pro tio estas eterna maltrankvilo pro tio, ke giganta roko (tiu, kiu mortigis lin) ŝanceliĝas sur la arbo de kie li pendas kaj eterne minacas fali sur lia kapo[23].

Kroma versio asertas ke estis Tantalo tiu, kiu ŝtelis la oran hundon kaj Pandareo tiu, kiu rifuzis redoni ĝin. Oni punis tiun lastan per metamorfozo en ŝtonon. Afrodito, Hero kaj Artemiso afablege zorgis pri la orfaj filinoj de Pandareo, kaj tio vekis la suspekton de Zeŭso, kiu (eble prave) pensis ke la diinoj kuraĝigis Pandareon kaj Tantalon kaŝi la hundon. Pro tio, li sendis la Eriniojn al la filinoj de Pandareo, kiuj tiel pagis pro la kulpo de ilia patro[24].

Krom la tombejo priskribita de Paŭzanio, oni starigis en Sipilo kavernan sanktejon dediĉita al Tantalo[25]. Krome, oni stablis honorojn al li en Argo, kie troviĝis liaj ostoj laŭ la tradicio[26], kaj en Lesbo, kie oni konstruis sanktejon en la urbeto Polion kaj troviĝis monteto nomita Tantalo, pro li[27].

Antaŭe: Mitaj reĝoj de Paflagonio Poste:
- Tantalo Pelopso
Antaŭe: Mitaj reĝoj de Lidio Poste:
Omfalo Tantalo Tantalo la Dua

Interpretado[redakti | redakti fonton]

Diversaj fakuloj konsideras tiun miton simbolo de la rifuzo oferi homojn ene de la olimpa religio. Tamen, tiu kutimo oftis en la pli antikva kultado, ĉefe en tiu de Demetro, kiu origine agis kiel Ĉefa Diino, kvankam ĝi estis tabua afero. Per tiu rakonto, oni akuzas Tantalon klopodi trompi la gediojn por reveni al la antaŭa ritaro, kiu inkluzivis bankedojn-oferojn de homa karno. Aldone, Tantalo kulpis pri la tri plej gravaj «pekoj» laŭ la greka religio: malobei la sakralan leĝon pri gastigado, vundi infanon kaj defii la gediojn.

Krome, oni prezentas Tantalon kiel prometea elstarulo, kiu rivelis la diajn sekretojn al mortemuloj kaj prezidis sakralajn enkondukajn ceremoniojn dum kiuj oni reprezentis ritojn pri morto kaj mistika metamorfozo.

Tantalo la Dua[redakti | redakti fonton]

Kroma Tantalo, kiun oni nomis la Dua, estis reĝo de Pizo, filo kaj heredinto de Broteaso aŭ, laŭ malsama versio, de Tiesto, la filo de Pelopso. Iel ajn, li devenis el la unua Tantalo, pro kiu li ricevis sian nomon. Oni ankaŭ atribuas al li la lastan regadon de Lidio, kiun li heredis de sia avo, antaŭ la alveno de la heraklidoj.

Laŭ la versio kiu konsideras lin filo de Broteaso, li estis la unua edzo de Klitemnestro[28]. Agamemno mortigis lin dum batalado, kaj poste devigis lian vidvinon akcepti novan edziniĝon, ĉi foje al Agamemno mem. Oni rakontas ke tiu lasta forprenis perforte la filon de Tantalo kiam Klitemnestro mamnutradis lin kaj ĵetis la etulon surroken, frakasinte tiel lian kapon[29].

Laŭ la alia versio, li estis unu el la filoj de Tiesto kiujn Atreo dispecigis kaj servis en bankedo honore al sia frato, teorie por soleni amnestion[30]. Post la manĝado, Atreo montris al Tiesto la piedojn kaj kapojn de liaj viktimoj, por ke li konsciu pri kio li ĵus manĝis. Tiesto vomis ĉion kaj solene malbenis la tutan familion de sia frato, kies idaro suferis tragikajn vivojn. Tombejo de tiu Tantalo troviĝis en Argo.

Antaŭe: Mitaj reĝoj de Pizo Poste:
Broteaso Tantalo la Dua -
Antaŭe: Mitaj reĝoj de Lidio Poste:
Tantalo Tantalo la Dua Agrono

Aliaj roluloj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭaj, Tantalo estas la nomo de du roluloj de la helena mitologio:

  1. Unu el la niobidoj, do filo de Niobo kaj Amfiono kaj nepo de la unua Tantalo. Apolono mortigis lin por puni la orgojlon de lia patrino[31].
  2. Tantalo estis kroma nomo de Taloso, la nevo de Dedalo.

Nuntempaj mencioj[redakti | redakti fonton]

La ĥemia elemento Tantalo ricevis ĝian nomon pro tiu mitologia rolulo.
  • El Tantalo devenas la angla verbo «to tantalize», kiu signifas la ne-eblo akiri ĝuste tion, kion oni deziras, do resumo de la puno suferata de tiu reĝo en Tartaro.
  • Tantalo, laŭ evidenta analogo, priskribas ankaŭ tipon de trink-kruĉaj subteniloj kies ŝtopilojn malpermesis la servantojn ŝteli la likvorojn de iliaj mastroj.
  • La ĥemia elemento Tantalo (Ta) ricevis ĝian nomon pro ĝia manko de reago al ĥemiaj procezoj kaj la malfacileco izoli ĝin el mineraloj (do, tiu elemento tantaligis la ĥemiistojn) aŭ pro ĝia ne-ebleco reagi al akvo, kiu ne kapablas influi ĝin (kiel la akvo de Tartaro, kiu malaperas kiam Tantalo klopodis preni ĝin).
  • Tantalo estis la nomo de du ŝipoj: SS Tantalus, konstruita de la Brita Komerca Ŝiparo komence de la 20a jarcento, kaj USS Tantalus (ARL-27), riparanta ŝipo kiun la usonana armeo uzis dum la Dua Mondmilito.
  • En la epizodo «Mirror, Mirror» de la televid-felietono Star Trek:The Original Series fikcia mekanikaĵo por trovi, vidi kaj malaperigi personojn nomiĝis Tantalus device.
  • Emily Dickinson mencias Tantalon en sia poemo Heaven is what I cannot reach! (Ĉielo estas tio, kion mi ne povas atingi!)[32].
  • Tri romanoj de la verkistinoj Victoria Grossack kaj Alice Underwood basiĝas sur la travivaĵoj de tiu mitologia rolulo kaj lia idaro: Niobe and Pelops: Children of Tantalus (Niobo kaj Pelopso: Infanoj de Tantalo),[33] Niobe and Chloris: Arrows of Artemis (Niobo kaj Kloriso: Sagoj de Artemiso)[34] kaj Niobe and Amphion: The Road to Thebes (Niobo kaj Amfiono: La vojo al Tebo).[35]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas Bulfinch. Bulfinch's Mythology. Eld. Kessinger Publishing Company. ISBN 1-4191-1109-4.
  2. Pindaro. Olimpaj Odoj, 1.24-38.
  3. Higeno. Fabloj, 124.
  4. Higeno. Fabloj, 124.
  5. George Perrot. History Of Art In Phrygia, Lydia, Caria And Lycia. paĝ. 62. Eld. Marton Press, 2007. ISBN 978-1-4067-0883-7.
  6. James George Frazer. Pausanias, and other Greek sketches, later retitled Pausanias's Description of Greece. Eld. Kessinger publishing Company. ISBN 1-4286-4922-0, ISBN 978-1-4286-4922-4.
  7. M. L. West. The East Face of Helicon: West Asiatic Elements in Greek Poetry and Myth. paĝ. 475. Eld. Oxford University Press, 1999. ISBN 978-0-19-815221-7.
  8. Robert Graves. Hercules, my shipmate.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.22.4.
  10. Skolio pri Oresto de Eŭripido, 5.
  11. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 52.
  12. Higeno. Fabloj, 82.
  13. Skolio pri Metamorfozoj de Ovidio, 6.174.
  14. Plutarko. Paralelaj vivoj, 33.
  15. Laktancio. Fabloj el la Metamorfozoj de Ovidio, 6.6.
  16. Eŭripido. Oresto, 10.
  17. Pindaro. Unua Olimpa Odo.
  18. Pindaro. Olimpaj Odoj, 1.38.
  19. Ovidio. Metamorfozoj, 6.406.
  20. Homero. Odiseado, 11.582-92.
  21. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.74.
  22. Antonino Liberalis. Metamorfozoj, 36.
  23. Eŭripido. Oresto, 7.
  24. Homero. Odiseado, 20.66.
  25. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.22.3.
  26. Paŭzanio. Prisktibo de Grekio, 2.22.2.
  27. Stefano el Bizancio, menciita de Karl Kerenyi, 1959:57.
  28. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.22.4.
  29. Apolodoro. Epitomo, 2.16.
  30. Higeno. Fabloj, 88.244.
  31. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.5.6.
  32. Meyer, Michael. Poetry: An Introduction. paĝ. 326.
  33. V. Grossack, A. Underwood: Niobe and Pelops: Children of Tantalus. Createspace 2010, ISBN 978-1-4563-6890-6.
  34. V. Grossack, A. Underwood: Niobe and Chloris: Arrows of Artemis. CreateSpace 2010, ISBN 978-1-4564-6058-7.
  35. V. Grossack, A. Underwood: Niobe and Amphion: The Road to Thebes. CreateSpace 2010, ISBN 978-1-4564-1591-4.