Dedalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Falo de Ikaro sur pentraĵo el Pompejo

Dedalo estis la plej granda artisto en Grekio. Lia plej bona lernanto estis Taliso, filo de fratino de Dedalo. Foje Dedalo ekaŭdis interarolon de du laboristoj, kiuj interkverelis, kiu estas pli bona artisto, ĉu Dedalo aŭ Taliso. Ambaŭ laboristoj konsentis, ke Taliso estos pli bona. Tio kolerigis Dedalon kaj tiu decidiĝis, ke li mortigos Talison. Okazis, ke li ĵetis lin malsupren de alta roko, sed li ne trovis la mortan korpon sub la roko. Diino Atena kaptis lin kaj ŝanĝis lin en birdon. Dedalon ili ekvidis kaj li estis kondamnota. Sed li forkuris kun sia filo Ikaro al Kreto, kie regis Minoo. Dedalo tie konstruis grandegan labirinton, kiu servis kiel malliberejo por Minotaŭro. Sed li volis poste reveni hejmen, sed nenia ŝipo tie ne alnavigaciis. Tial Dedalo trovis inspiron en la flugo de birdoj. Li konstruis du parojn de flugiloj kungluitaj per vakso kaj ligitaj per ŝnureto.

Laŭ Palaifato, Dedalo estis la unua skulptisto, kiu faris statuojn kun aparte metitaj piedoj, ne laŭ la tiama kutimo kun kunigitaj gamboj kaj piedoj. Tio donis la impreson, ke la statuo estas en moviĝo; pro miskompreno ekestis la onidiro, ke Dedalo kreis moviĝantajn statuojn[1].
Ankaŭ, la verkisto ne pensas Dedalo konstruis[2] lignan taŭron por Pazifao.


Notoj[redakti | redakti fonton]