Minotaŭro
El Vikipedio
Minotaŭro (el la malnova greka Μινώταυρος, Minốtauros) estas fabela monstro kun homa korpo kaj bova kapo, kiu vivis en Labirinto.
Historio [redakti]
Laŭ greka mitologio, la dio Pozidono donis al Minoo, reĝo da Kreto, belan blankan bovon. Minoo devis oferi la bovon al Pozidono, sed li donis alian bovon al la dio kaj konservis la bovon por si. Por puni Minoon, la dio igis lian edzinon enamiĝi al la blanka bovo, kaj el tio naskiĝis la homa-bova monstro Minotaŭro.
Minotaŭro manĝis nur homan karnon. Minoo ordonis al Dedalo konstrui malliberejon por Minotaŭro, kaj li konstruis Labirinton, kien oni malliberigis la beston. Tezeo, kun helpo de Ariadno, mortigis la monstron.
