Ariadno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bakĥo kaj Ariadna (C. Albacini, 18-a jarcento).
Romia mozaiko - Tezeo kaj Minotaŭro

Ariadno estas virina nomo.

Laŭ greka mitologio, Ariadno (greke Αριάδνη, Ariadne) estis filino de Minoo, reĝo de Kreto, kaj de lia edzino Pazifao. Ŝi havis kvar fratojn, Deŭkalionon, Glaŭkon, Androgeon kaj Katreon, kaj pli junan fratinon Fedron. Ariadno helpis al sia amato, la atena reĝido Tezeo, reveni el Labirinto post mortigo de Minotaŭro. Poste ŝi estis edzino de la dio Dionizo.

Kiam ŝia patrino adultis kun sankta blanka taŭro, naskiĝis Minotaŭro, virkorpa monstro kun taŭra kapo, kiu manĝis nur homan karnon. La reĝo Minoo punis la edzinon per terura maniero, mortŝanceligis ŝin per sovaĝa taŭro. Minotaŭron li kaŝis en grandega Labirinto, kiun por li konstruis atena konstruisto Dedalo.

Post kiam frato de Ariadna Androgeo venkis en grandaj sportludoj en Ateno, la atena reĝo Egeo pro kolero mortigis lin. Sekve de tio la reĝo Minoo militiris kontraŭ Ateno kaj devigis ĝin ĉiun naŭan jaron sendi en Kreton sep belulinojn kaj sep junulojn, kiel oferoj por Minotaŭro. Ĉe la tria oferado alveturis kun la viktimoj Tezeo, filo de la reĝo Egeo kun intenco Minotaŭron mortigi kaj la gejunulojn savi.

Ariadno ekamis Tezeon kaj helpis lian malfacilan intencon plenumi. Antaŭ ol li eniris Labirinton, ŝi donis al li fadenbulon. La fadenon Tezeo malvolvadis dumvoje en Labirinto kaj per ĝi li signis al si la vojon reen. Li venis al la monstro tra longaj mallumaj koridoroj kaj post malfacila kruela batalo Minotaŭron mortigis. Helpe de la fadeno li revenis al la elirejo el Labirinto. Atenanoj kaj ankaŭ kretanoj ekĝojis, ke la terura danĝero forpasis.

Dionizo kaj Ariadna - ruĝfigura pentraĵo

Tezeo, promesinte al Ariadno geedziĝon, veturigis ŝin kune al Ateno. Survoje, kiam la ŝipo estis albordiĝonta ĉe la insulo Nakso, Tezeo havis sonĝon, ke Ariadno estas destinita al Dionizo. Li komprenis tion profetaĵo kaj decidis forlasi sian amantinon. Kiam Ariadno dormis sur la strando, Tezeo fornavigis sen adiaŭi ŝin. Dionizo kunportis Ariadnon kaj sur insulo Deloso edziĝis kun ŝi. Ŝian edziniĝkronon la dio ĵetis ĉielen. Tuj la floroj ŝanĝiĝis en stelojn kaj tiel estiĝis konstelacio "Norda Krono". Tezeo poste edziĝis kun pli juna fratino de Ariadno, Fedro. Bedaŭrinde eĉ ne unu el ambaŭ menciitaj edziĝoj estis feliĉa.

La revena vojaĝo al Ateno alportis morton de la reĝo Egeo. Kiam Tezeo revenis al Ateno, forgesis ŝanĝi la koloron de la veloj sur sia ŝipo de nigra al blanka, kiel estis interkonsentite. Pro tio, kiam Egeo vidis la nigrajn velojn, li pensis ke Tezeo mortis, kaj ĵetis sin en la maron kaj mortigis sin. De tiam la maro nomiĝas "Egea maro".

Interpreto[redakti | redakti fonton]

La greka verkisto Palaifato[1] pensas la Minotaŭron kiel la duonfrato de Ariadno, kiu estas enfermita en lia domo de Minoo. Li pensas Ariadno donis al Tezeo la spadon per kiu li mortigis la Minotaŭro.

Sugestigo[redakti | redakti fonton]

  • La eŭropa raketo Ariane de kiu la nomo devenas el franca nomo por Ariadno

Notoj[redakti | redakti fonton]