Androgeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Androgeo estas la nomo de diversaj roluloj de la greka mitologio:

Androgeo el Kreto[redakti | redakti fonton]

Egeo, kiu ordonis la morton de Androgeo, kaj Tezeo, tiu kiu liberigis Atenon el la tributo altrudita de Minoo pro la morto de lia filo. Kratero el 410-400 a.K., Brita Muzeo.

Li estis filo de Minoo, reĝo de Kreto, kaj Pazifao (aŭ Kreto, laŭ aliaj versioj). Li havis du filojn: Alceo kaj Estenelo[1]. Elstara kaj mult-faka atleto, li vojaĝis al Ateno por partopreni la panatenajn ludojn, kaj venkis ĉiujn konkurantojn, kiuj venĝeme murdis lin[2] per embusko kiam li intencis vojaĝi al Tebo por partopreni solenan eventon. Lian morton la dioj venĝis per pluvo-manko kaj tertremoj, kiuj ruinigis la tutan Grekion kaj nur haltis post la obstina preĝado de la religiema reĝo Eako.

Sed laŭ kroma versio, lia venko vekigis la envion de Egeo, reĝo de tiu urbo, aŭ eble li timis la apogon de Androgeo al la ribelemaj filoj de Palanto. Ĉiamaniere, Egeo defiis lin mortigi la taŭron de Maratono, terura monstra bovo, kiun Heraklo portis el Kreto dum unu el liaj laboroj. Androgeo akceptis, sed estis mortigita de la besto. Pro tio, lia patro Minoo invadis Atikon kaj devigis la atenanojn tributon de sep knaboj kaj sep knabinoj, ĉiun naŭan jaron, oferotaj al Minotaŭro en la fama labirinto. La filo de Egeo, Tezeo, finis tiun kruelan tributon post kelkaj jaroj, danke al la helpo de Ariadno, filino de Minoo enamiĝita de li. Tria versio asertas ke li supervivis ĝis la milito inter sia patro kaj Egeo, kaj mortis defendante Kreton en ĝi[3].

La fama kuracisto Asklepio revivigis Androgeon[4], kiu de tiam ricevis kultadon kiel heroo en Atiko. Oni starigis altaron dediĉitan al li en Falero[5] kaj honorigajn ludojn en Ceramiko. Li estis ankaŭ kultata laŭ la nomo Evpvydris (tiu, kiu plugas aŭ posedas vastan kampon), el kio oni deduktas ke oni konsideris lin la inicianto de agrikulturo en la regiono.

Androgeo, batalanto en la Troja milito[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Eneido de Vergilio[6], Androgeo estis greka soldato, kiu nokte konfuzis Eneon kaj aliajn trojajn defendantojn kun grekaj sieĝantoj de la urbo, kaj estis mortigita de ili. Koroebo, kunbatalanto de Eneo ekportis la armaĵojn de Androgeo por konfuzigi pliajn atakantojn[7].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apolodoro, Mitologia Biblioteko, 2.5.9.
  2. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 1.27.
  3. Higeno, Fabloj, 41.
  4. Propertio, II.1.54.
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.1.4.
  6. Vergilio, Eneido. Libro II.
  7. Vergilio, Eneido, Libro VI, Linio 20..