Kultado de herooj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La kultado al herooj estis unu el la plej karakteriza nuanco de la antikva greka religio.

En la greka de Homero herōs (kognato kun la latina vir, kaj el tiu kun la esperanta) signifas simple «aristokrata viro». Tamen, dum postaj epokoj tiu vorto ŝanĝigis sian signifon kaj difinis «mortintan homon», sed kultita ĉe lia tombejo ĉar lia dumviva famo aŭ la eksterordinara maniero kiel li mortis donis al li povon sur la vivantoj.

Kulto al Edipo, sur amforo, ĉ. 380-370 a.K., Luvro.

Naturo de la kultado al herooj[redakti | redakti fonton]

La greka kultado al herooj estis malsama al tiuj de la prapatroj, ĝi estis afero pli civitana ol familia kaj tre ofte la adeptoj ne devenis el la respektiva heroo. Aliaflanke, ĝi malsimilas ankaŭ al la romia honorado al la mortintaj imperiestroj, tial kial la grekoj ne kredis ke la herooj iris post lia morto al Olimpo aŭ iĝis dio: lia korpo restis subtere kaj lia povo influis nur la lokanojn. Pro tio la kultado al herooj estis laŭ difino ktonika kaj ilia ritaro similis pli al tiuj de Hekato kaj Persefona ol al tiuj de ZeŭsoApolono. Tamen, Heraklo kaj Asklepio estas esceptoj de tio, tial kial ili estis adoritaj kaj kiel herooj kaj kiel dioj.

En la kultado, la herooj agadis malsame al iliaj mitologiaj rakontoj. Ili kapablis aperi ĉu kiel homoj ĉu serpent-forme, sed tre malofte (nur kiam oni tre ĉagrenis ilin) ili tion faris. Pitagora proverbo konsilas ne manĝi tion kion falis surteren, ĉar la grundo «apartenas al la herooj». En fragmentata verko de Aristofano, ĥoro el anonimaj herooj difinas sin kiel sendantoj de pedikoj, febroj kaj furunkoj al homaro.

Kialoj[redakti | redakti fonton]

La kultado al heroo oni ĉefe starigis al viroj, sed kelkfoje ankaŭ al virinoj kaj eĉ infanoj. Kutime oni adoris:

  • Elstarajn famulojn el la mita pasinteco (herooj laŭ la nuntempa signifo), kiel Edipo en AtenoPelopso en Olimpio.
  • Fondintoj de urboj, kiel Bato en Kireno.
  • Tiuj, kiuj mortis batalante por la patrio. Kutime oni honoris ilin grupe, ekzemple, tiuj kiuj mortis en la batalo de Maratono.
  • Tiuj, kiuj estis fulmomortitaj, kiel okazis en Granda Grekio.
  • Tiuj, kiuj malaperis en la profundo de la tero, kiel Edipo aŭ Amfiarao.

Herooj, politikistoj kaj dioj[redakti | redakti fonton]

La kultado al herooj ofte estis gravega politika afero. Kiam Klisteno dividis la atenanojn laŭ la novaj demos por balotado, li konsultis la orakolejon de Delfo por scii honore de kiuj herooj oni devis nomigi ĉiun grupon. Kroma ekzemplo estas, laŭ Herodoto, kiam la spartanoj atribuis la konkeron de Arkadio fare de ili al la fakto ke oni stelis la ostojn de Oresto el la arkadia urbo Tegeo.

En la helena mitologio la herooj kutime rilatiĝis kun la dioj, intime, sed ankaŭ konflikteme. Pro tio la nomo de Heraklo signifas «gloro de Hera», kvankam tiu diino turmentis lin dum lia tuta vivo. Tio eĉ pli oftas dum ilia aperoj en kultoj. La plej rimarkinda ekzemplo estas Erekteo, mortigita de Pozidono ĉar li preferis Atenan kiel patrono de la urbo, sed kultita de la atenanoj kiel Erektea Pozidono en la Akropolo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]