Pelopso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pelopso, laŭ Guillaume Rouille, 1553.

Laŭ la helena mitologio, Pelopso (el la greka Πέλοψ, nigr-okula) estis reĝo, unue, de la urbo Pizo, sed poste li disvastigis sian povon sur la tuta Peloponezo (fakte, tiu vorto signifas «la insulo de Pelopso»). Ankaŭ la naŭ insuloj kiuj troviĝas antaŭ la trezena marbordo ricevis la nomon Pelopsaj insuloj honore al li[1].

Pelopso fondis la dinastion de Atreo, kiu ricevis ĝian nomon de lia plej fama filo. Pro tio, kaj pro la granda povo kiun li kaj lia idaro akiris, Pelopso estis kultita kiel eponima heroo de Peloponezo, ĉefe en Olimpio. Oni priskribis lin kiel ege riĉa homo, bonkora sed tiel orgojla kiel lia fratino Niobo (pro tio li estis la nura homo kiu funebris ŝin).

Genealogio kaj origino[redakti | redakti fonton]

Genealogia arbo de la ĉefaj membroj de la familio de Pelopso.

Pelopso estis filo de Tantalo kaj Diono (filino de la titano Atlaso) aŭ Tajgeto[2]. Tamen, kelkaj verkistoj nomas lian patrinon Eŭrjanaso, EŭremistoKlitio[3]. Aliaj asertas ke li estis bastarda filo de Tantalo kaj nekonata patrino, aŭ eĉ ke liaj gepatroj estis Atlaso kaj la nimfo Linoso[4]. Pindaro nomis lin Kronida, ĉar li estis pranepo de Krono aŭ eble pro Pluto, patrino de Tantalo.

Pelopso naskiĝis en FrigioLidio, sed translokiĝis al la urbo Eneto, ĉe la Nigra Maro, kiam li heredis Pafaglonion de sia patro. Lia regado inkluzivis ankaŭ la lidianojn kaj frigianojn, sed li estis forpelita de Heraklo kaj de barbaraj popoloj, kiel dia puno pro la malbona agado de lia patro. Tiam, li rifuĝis en la monto Sipilo, la sakrala sidejo de liaj praavoj, sed Ilo, reĝo de Trojo, devigis lin forfuĝi[5], kaj vojaĝi al Grekio kun lia trezoro kaj apogantoj. Tie li akiris la urbo-regnon de Pizo (aŭ Olimpio) post venki la antaŭan reĝon, Enomao[6]. Tamen, kroma versioj asertas ke li naskiĝis en Eneto (Paflagonio)[7]Olenos, en Aĥeo[8]. Fine, kvara versio asertas ke li estis arkada, kaj ke li, per ruzaĵo, mortigis kaj disigis la korpon de la tiea reĝo Stinfalo[9]. Sendube, tiu estis la plej antikva versio, tial kial la eksterlandeco de Pelopso iĝis posta aldono al la historio. Homero mem asertis ke li devenis el Grekio, kaj nomis lin "ĉeval-dresisto" kaj "la plej ŝatata de Pozidono"[10].

Li havis multnombran idaron, danke al sia edzino Hipodamio, filino de Enomao. Inter ili elstaris Piteo (kiu fondis la urbon Trezeno), Alkatoo, Diaso, Plisteno, Atreo (reĝo de Mikeno), Tiesto, Kopreo kaj Hipalcimo. Tamen, la nombro kaj nomoj de la pelopidoj varias laŭ la diversaj aŭtoroj kiuj listas ilin.

Pelopso kaj Hipodamio havis ankaŭ multajn filinojn, kelkaj el kiuj unuiĝis al la familio de Perseo per edziĝo. Tiel, Astidamio edziniĝis al Alceo, Nicipo al Stenelo kaj Eŭridiko al Elektriono.

Li ankaŭ havis amanton: la nimfo AksiokoDanaiso, kun kiu Pelopso estis patro de Krisipo, sia plej ŝatata filo.

Partneroj kaj idaro
AksiokoDanaiso Hipodamio

Inter dioj[redakti | redakti fonton]

La patro de Pelopso, Tantalo, estis reĝo de la monto Sipilo, en Anatolio. Por fari oferon al la olimpaj dioj, li dispartigis sian propran filon, Pelopso, kaj kuiris lian karnon, kiun li servis al la dioj. Nur Demetro (aŭ Temiso laŭ alia versio), kiu estis tre afliktita pro la forkapto de sia filino Persefono, ne rimarkis la homan devenon de tiu ofero kaj manĝis sian porcion, la maldekstra ŝultro de Pelopso. Tamen, la ceteraj dioj, terurigitaj, kunigis la diversajn partojn de Pelopso kaj revivigis lin. Hefesto faris eburan ŝultron, kiu anstataŭis tiun, kiun Demetro formanĝis (pro tio oni diris ke la pelopidoj havis blankegan ŝultrojn[11]), kaj tiel la junulo iĝis eĉ pli bela ol antaŭe. Pro tio, eĉ Pozidono enamiĝis de li, kaj portis lin al Olimpo, kie Pelopso iĝis amanto de la dio kaj kutime uzis la magian ĉaron de la mara dio. Poste, Zeŭso forpelis Pelopson el la dia loĝejo, ĝenita pro la fakto ke lia patro Tantalo denove ofendis la diojn, tial kial li ŝtelis ilian manĝadon kaj disdonis ĝin al la mortemuloj, montrante tiel unu el la plej sakrajn sekretojn de la olimpanoj.

Konkurenco[redakti | redakti fonton]

Pelopso ĉare kuras por Hipodamio, kiu staras apud li. Reliefo konservita ĉe la Metropola Art-Muzeo de Novjorko.

Kiam Pelopso plenkreskis, li enamiĝis al Hipodamio, filino de la kruela Enomao, reĝo de Pizo aŭ Olimpio. Sed oni informis Pelopson pri la sekreta amo de Enomao al lia filino (aŭ pri antaŭdiraĵo kiu asertis ke Enomao estos murdita de sia bofilo), pro kio tiu reĝo mortigis pli ol tri dek svatiĝantojn de la princino, post defii ilin konkuri en ĉar-kurado. La ĉevalinoj de Enomao, Psilo kaj Harpino, donacitaj al li de Areso, estis filinoj de la vento, kaj pro tio rapidegaj. Tamen, Pelopso akceptis la defion, kaj petis al Enomao permeson edzinigi lian filinon. Sed li ne estis tre certa pri sia venko, kaj pro tio li alvokis Pozidonon, sia antaŭa amanto[12], kaj post rememori ilian rilaton, petis helpon al li por venki Enomaon. Rideteme, Pozidono donacis al li ĉaron eltiritan de nelacigeblaj kaj nemorteblaj flugantaj ĉevaloj[13], kiuj eĉ kapablis rajdi sur la maro. Por provi ilin, Pelopso vojaĝis tra la Egea maro al monto Sipilo, kie li konstruis templon al Temnia Afrodito. La rajdado estis tiel rapida ke la koĉero de Pelopso, Cilo, ne sukcesis supervivi. Lia animo komunikiĝis per sonĝoj kun Pelopso, kiu honore entombigis lin en Lesboso kaj dediĉis templon al Cila Apolono[14]. Oni diras ke la dankema animo de Cilo favore intervenis en la posta konkurado kun Enomao.

Tamen, eĉ havi tiun mirindan ĉaron ne trankviligis Pelopson (aŭ Hipodamion, laŭ aliaj versioj), kiu subaĉetis la koĉeron de Enomao, Mirtilo, per promeso de la duono de la regno kaj la rajto pasigi unu nokton kun la princino. La nokton antaŭ la ĉar-kurado, Mirtilo anstataŭis la stiftojn de la reĝa ĉaro per aliaj faritaj el vakso. Tiu provokis ke dum la kurado, ĝuste kiam Enomao pretiĝis por trafi kaj mortigi Pelopson, la radoj delasis, rompante la ĉaron. Mirtilo, kiu esperis tion, saltis ĝustatempe kaj supervivis, sed la reĝo estis trenita surteren de liaj ĉevaloj kaj mortis.

Gravuraĵo pri la ĉar-kurado de Pelopso kaj Hipodamio.

Kiam Mirtilo petis sian rekompencon, Pelopso ĵetis lin el klifo[15], publike akuzante la koĉeron pri klopodi seksperforti Hipodamion. Mortigonte, Mirtilo malbenis sian murdinton pro lia perfido, kaj de tio devenis la anatemo kiu ruinigis la familion de Pelopso: du el liaj filoj, Atreo kaj Tiesto, mortigis trian, Krisipo, la plej ŝatata kaj heredinto de sia patro. Ili estis elpatrujitaj, kune kun Hipodamio, kiu fine pendigis sin. Ankaŭ la nepoj kaj pranepoj de Pelopso suferis la malbenon de Mirtilo, inter ili Agamemno, Egisto, Menelao kaj Oresto.

Laŭ Burkert[16], kvankam la historio de Hipodamio aperas kaj en la Katalogo de virinoj de Herodoto kaj sur la brusto-kiraso de Cipselo (ĉ. 570 a.K.) konservata en Olimpio, la mito de la ĉar-kurado iĝis grava en la historio nur post la inkludo de tiu konkuro en la Dudekaj Olimpiaj Ludoj (630 a.K.). Tamen, ĉar-kuradaj scenoj ornamis la orientan frontonon de la templo de Zeŭso en Olimpio, do oni supozas ke ĝi estis konata afero antaŭ tiu evento. Krome, G. Devereŭ[17] rilatigis la forkapton de Hipodamio al tabuaj ritoj pri best-bredado en Elido kaj al la influo de tiu regiono sur Olimpio kiu iĝis pli kaj pli forta dum la sepa jarcento a.K.

Laŭ Palaifato, Pelopso ne venis al Piso en Elido per flugil-havaj ĉevaloj por peti edziĝi al Hipodamio. Prefere, li venis per ŝipo kur la skribaĵo «Flugil-havaj Ĉevaloj» sur ĝia tenda kajuto, kaj forrabis la virinon. Simple, oni diris tiam ke li fuĝis sur la "Flugilhavaj Ĉevaloj"[18].

La eleanoj asertis ke Pelopso estis la unua homo kiu starigis templon al Hermeso en la lando, pro tio ke tiu dio avertis lin pri la venĝemo de la dioj pro la morto de Mirtilo, kvankam Pelopso vojaĝis ĝis la fino de la mondo por esti senkulpata de Hefesto. Post fari tion, Pelopso revenis al Pizo kaj poste pligrandigis sian regadon al Olimpio, danke al la famo kiun li akiris. Iom post iom li sukcesis regi la tutan Peloponezon, antaŭe nomata ApioPeliasgotiso, sed ne teorie, almenaŭ fakte, tial kial lia influo faris la najbarajn reĝojn omaĝi lin. Ankaŭ lia riĉeco kaj la apogeo kiun li donis al la Olimpiaj Ludoj helpis lin iĝi tiel pova. Tiu fakto igis lin simbolo de unuiĝa Grekio, kaj pro tio, dum la Troja milito, oni portis liajn ostojn al Trojo, ĉar la divenisto Heleno asertis ke tio nepris por ke la grekoj sukcesu konkeri la urbon.

Pelopso plifortigis lian regadon per edziĝoj de siaj familianoj kun membroj de la tiam plej famaj familioj. Lia fratino Niobo edziniĝis al reĝo Amfiono de Tebo, kaj liaj filinoj al la reĝa familio de Mikeno, kie ili regis ĝis la alveno de la heraklidoj.

Morto de Krisipo[redakti | redakti fonton]

Kiam Lajo, antaŭa reĝo de Tebo kaj patro de Edipo, estis elpatrujita, li ricevis gastigadon ĉe la palaco de Pelopso en Peloponezo. Tiam li enamiĝis al bastarda filo de sia gastiganto, Krisipo, kaj sukcesis forkapti (aŭ allogi) lin. Tial kial la elpatruja ordono jam estis nuligiita, ambaŭ rifuĝis en Tebo. Sed ofendite, Atreo kaj Tiesteso persekutis kaj malliberigis Lajon, ĉar ili timis ke tiu unuiĝo helpos lian duonfrato iĝi heredinto de la regno de ilia patro. Sed Pelopso intervenis, kaj liberigis la teban reĝon, rezonante ke li ne kapablis puni neniun pro amo. Tamen, Hipodamio vojaĝis al Tebo kaj klopodis konvinki siajn filojn morti la bastardon kaj, tial kial ili rifuzis (laŭ la plimulto de la versioj) ŝi mem eniris la ĉambron kie Lajo kaj Krisipo dormis kaj vundis tiun lastan per la glavo de la teba reĝo, por ke oni kulpigus lin pri la murdo. Tamen, antaŭ morti, Krisipo klarigis la veron, kaj Pelopso elpatrujigis sian edzinon, kiu sinmortigis pro la honto. Kroma versio asertas ke Krisipo vojaĝis al Tebo tute nevole, kaj ke li sinmortigis pro tiu honta ofendo[19].

Antaŭe: Mitaj reĝoj de Peloponezo Poste:
Enomao (Pizo), Epeo (Olimpio) kaj Stinfalo (Arkadio) Pelopso Siciono (Siciono)
Antaŭe: Mitaj reĝoj de Paflagonio Poste:
Tantalo Pelopso Ilo, reĝo de Trojo

Kultado kiel heroo[redakti | redakti fonton]

Trono de Pelopso, en la monto Sipilo (Turkio), sur kiu antaŭe sidiĝis statuo de la heroo, laŭ la frigia skult-stilo.

El la kultado de Pelopso en Olimpio devenis la mitaro pri la establo de la Olimpiaj ludoj, la plej fama ekzemplo de unuiĝo de la helenoj. En sanktejo de tiu urbo, oni dediĉis ktonikajn verŝ-oferojn al malhel-vizaĵa Pelopso, kontraste al la luma ritaro kiun oni organizis tage al ĉiela dio Zeŭso en la sama loko[20].

La sanktejo de Pelopso en Olimpio, la Pelopion, sur kiu versis glora sango[21] estis priskribita de Paŭzanio[22] kiel konstruaĵo ĉirkaŭita de sakralaj ŝtonoj kiu staris aparte de la templo de Zeŭso, apud la tombejo de la heroa reĝo, ĉe vadejo de la rivero Alfeo, proksime de la templo de Artemiso en Piso. La ĉaro de Pelopso viziteblis en la templo de Demetra en Flio, kaj lia ora glavo estis parto de la trezoro de la sicionaj en Olimpio[23]. Elektra subterigis la lanco-skepttron de Pelopso (ankaŭ uzata de Oresto), kun kromaj oraĵoj, en la landlimo inter Keroneo kaj Faroteo, kie oni malkovris ĝis poste. Faroteanoj pledis por la oro, sed keroneanoj konservis la skeptron kaj sakrale honoradis ĝin. Fakte, lia plej grava sacerdoto estis tiu, kiu portadis ĝin[24].

Pelopso ricevis kultadon kiel ktonika diaĵo, al kiu oni nokte oferis nigran vir-ŝafon. La restaĵoj de Pelopso restis en korbo ĉe la sanktejo de Artemiso Kordaks[25], sed poste oni translokiĝis ilin al fera sarkofago kiun oni subterigis en la antaŭ priskribita tombejo. Tamen oni montris grandegan skapolon teorie de li, konservita aparte,[26], kiun laŭ Johano Tzetzes oni portis al Trojo por ebligi la venkon de la aĥea armeo. Laŭ Paŭzanio[27], tiu osto sinkis en la maro, kun la ŝipo kiu portis ĝin reen al Pizo, sed multaj jaroj poste fiŝkaptisto (Demarmeno el Eretrio) trovis ĝin en sia reto. Demarmeno demandis al Orakolejo de Delfo kion fari kun tiu osto, kaj la pitio konsilis lin donaci ĝin al la eleaj, kiuj tiam nomumis Demarmenon oficiala gardisto de la relikvo[28]. Oni ankaŭ diris ke el tiu osto estis farita la paladio[29] kaj la sigelilo de Agamemno[30].

Tial kial antikvaj grekoj sciis nenion, kompreneble, pri dinosaŭroj kaj mamutoj, kiam aperis iliaj restaĵoj oni atribuis ilin al legendaj herooj aŭ duon-dioj, klopodante tiel pravigi la teorion pri ke la homoj de la Heroa Epoko estis eksterordinare altaj. Tiun kutimon oni uzis ankaŭ por politikaj celoj, kiuj rilatigis la regantojn al tiuj mitaj prauloj. Por tion fari utilis ankaŭ rakontoj pri tiacelaj profetaj sonĝoj aŭ antaŭdiraĵoj.

Aliaj personoj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, du roluloj de la helena mitologio ankaŭ nomiĝis Pelopso:

  1. Pranepo de la antaŭa, filo de Agamemno kaj Kasandro, kiu estis, kune kun sia ĝemelo Teledamo, la emblemo de la Pelopidoj, sed ambaŭ estis murditaj de la uzurpinto Egisto dum ilia infanaĝo, malgraŭ la plen-pova estonteco kiun oni esperis de ili[31].
  2. Heroo el Opus kiu ankaŭ konkuris por edziĝi al Hipodamio, sed malvenkis, do Enomao mortigis lin, antaŭ la alveno de la ĉefa Pelopso[32].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.34.4
  2. Higeno. Fabloj, 82.
  3. Skolastiko pri Eŭripido, 5,11. Johano Tzestes, Pri Likofrono.
  4. Laktancio. Fabloj pri la metamorfozoj de Ovidio, 6.6.
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.22.4.
  6. Tucidido, 1.9.
  7. Apolodoro el Rodiso, 2.358.
  8. Skolastiko pri Pindaro, l.c.
  9. Apolodoro, 3.12.6.
  10. Homero. Iliado, 2.104.
  11. Higeno. Fabloj, 83.
  12. Pindaro. Unua Olimpia Odo, 71.
  13. Cicero. Tusculanae Disputationes 2.27.67.
  14. Teono. Pri Arato, paĝ. 21.
  15. Al maro kiun oni de tiam nomis Mirta maro, inter Peloponezo kaj la Cikladaj insuloj.
  16. Walter Burkert. Homo Necans, 1983. paĝ. 95.
  17. G. Devereŭ. The abduction of Hippodameia as 'aiton' of a Greek animal husbandry rite, SMSR 36. 1965, paĝ. 3-25. Burkert, pravigis tiun teorion per interpretado de fragmentoj de Herotodo (4.30), Plutarko (Grekaj Aferoj, 303b) kaj Paŭzanio (Priskribo de Grekio, 5.5.2.).
  18. Palaifato. Pri nekredeblaĵoj, n. 29 france
  19. Skolioj pri La fenicaj de Eŭripidoj, 1760.
  20. Walter Burkert, 1983:96.
  21. Pindaro. Unua Olimpia Odo.
  22. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.13.1-3.
  23. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.14.3.
  24. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.40.6.
  25. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.22.1.
  26. Adrienne Mayor. The First Fossil Hunters: Paleontology in Greek and Roman Times. Eld. Princeton University Press, 2000. Mayor klarigas la uzadon de gigantaj fosiliaj ostoj en la greka kultado kaj mitaro.
  27. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.13.4.
  28. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 13.3.
  29. Klemento el Aleksandrio. Ad Gents, 30.d.
  30. Sofoklo. Elektro, 326.
  31. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.16.5.
  32. Skolastiko pri Pindaro, Ol.1.127.