Ĥrisipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun Krizipo.


Ĥrisipo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Originala nomo Χρύσιππος
Sekso vira
Patro Pelopso
Patrino Axioche
Gefratoj AtreoTiesto
vdr

Ĥrisipo (helene Χρύσιππος, latine Chrysippus) estis en la helena mitologio filo de la reĝo Pelopso kaj de lia amantino nimfo Aksioĥo.

La reĝo Pelopso, reganto en Pizo, havis multe da propraj filoj, el kiuj la plej konataj estis Atreo kaj Tiesto, sed pli malfrue li naskigis ankaŭ la eksteredzecan filon Ĥrisipon. La edzino de la reĝo Pelopso, duonpatrino Hipodamio certe ne amis la bastardon, do ne daŭris longe kaj ŝi instigis siajn filojn Atreon kaj Tieston, ke ili mortigu lin, ke ili dronigu lin en puto. Kiam ili rifuzis, ŝi decidis agi mem.

Orakolo atribuis al la teba reĝo Lajo, ke li pereos fare de sia propra filo. Pro tio li ne volis kun sia edzino Jokasto havi infanojn kaj forrabis la junan Ĥrisipon, kaj eĉ ekamis lin. La reĝino Hipodamio prenis la venĝon en siajn manojn, ŝtelpaŝis en Lajan dormejon kaj Ĥrisipon trapikis. Pro la murdo oni kulpigus apude dormantan Lajon, sed la mortanta Ĥrisipo per sia lasta spiro atestis, ke lia murdintino estis la duonpatrino Hipodamio.

Sed tio estas nur unu el kelkaj versioj de la kaŭzoj de okazaĵo. Alia kaŭzo de la murdo estas Hipodamia venĝo kontraŭ Pelopso pro lia kokro. Aŭ ankaŭ timo, ke la reĝo Pelopso povus Atreon kaj Tieston senheredigi kaj sian posteulon starigi Ĥrisipon. Ne estas ekskluzivata eĉ Ĥrisipa sinmortigo pro honto.

Postsekvo de ĉio ĉi estis, ke Hipodamio el Tebo fuĝis kaj faris suicidon. La reĝo Pelopso siajn proprajn filojn damnis ĝis estonta generacio kaj tiu ĉi damno tute kaj sangopostule plenumiĝis. Atreo ka Tjesto mortigis sin reciproke kaj pereis ankaŭ iliaj filoj Agamemno kaj Egisto. Teban reĝon Lajon fine, laŭ la orakolo, murdis senkonscie lia filo Edipo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chrýsippos en la ĉeĥa Vikipedio.