Orakolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
pastrino de la orakolo de Delfo en la Sikstina Kapelo en Vatikano

Orakolo laŭ PIV estas

  1. respondo, plejofte dusenca aŭ neklara, kiun, en la nomo de sia diaĵo, la pastroj faris al tiuj, kiuj venis ĝin konsulti, aŭ
  2. persono, kies paroloj aŭ konsiloj estas rigardataj kiel neerarivaj.

Temas do pri dia revelacio, kiu en formo de signo aŭ per rekta korespondado de mediumo (peranto inter la dia kaj la homa mondoj) donu dian informon pri la estonto.

La pastroj en orakolejo interpretis ekzemple la formon de vaporo, aŭ la pozicion de pluraj ĵetitaj ostoj, por interpreti la diajn signojn pri la estonto. Aparte konata estas la orakolo de Delfo en antikva Grekio, sed ankaŭ en multaj aliaj, aparte antikvaj kulturoj, ekzistis siatempe tre konataj orakolejoj. Aparte ŝatataj orakoloj estis, krom en antikva Grekio, ekzemple ĉe la historia juda popolo kaj en antikva Egiptio, en Romio, antikva Ĉinio kaj en Tibeto.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri orakolo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
      Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.  

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu