Portalo:Aŭgurado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portalo Parenca portalo - Jogo Parenca portalo - Budhismo
Aŭgurado

Portalo Aŭgurado
Aŭgurado
Aŭgurado kaj orakolado estas tre popularaj paĝoj de magio. Ili konsistas en solvado de signoj kreitaj dum spiritaj kondiĉoj kaj de ties interpretado. La signoj povas esti kreitaj preskaŭ per io ajn.
Ekzistas tre granda kvanto de diversaj mantikoj (aŭguristaj artoj), ekzemple alektromantio (aŭgurado el modeloj de nutraĵo kreitaj de kovantaj kokidoj) aŭ ceromantio (aŭgurado el formoj de vakso forgutanta en akvon) aŭ hipomantio (aŭgurado el konduto kaj irmaniero de ĉevaloj).

Artikolo

Bird-aŭgurado estas aŭgurado per kondukto de birdoj, ĝenerale la flugo aŭ la kanto. Tiu estas malnova formo de aŭgurado kiun romanoj akiris de etruskoj. En klasika formo de bird-aŭgurado, oni devas konsideri la kvanton de flugantaj birdoj kaj la direkton de ilia flugo.

Kristalglobo

Aŭgurado
Kristalglobo estas globo produktita el kristalo aŭ el vitro, al kiu oni priskribas orakolistajn kapablojn. Ĝi ankaŭ estas konata sub nomo profetista globo. Similan celon havas ankaŭ ujo kun akvo aŭ la akva surfaco mem.

Geomancio

Geomancio estas aŭgura artotekniko, konsistanta en divenado per interpretado de la figuroj, estigitaj de manpleno da polvo, sablo ks, ĵetita sur tablon.

Mandaloj

[[Dosiero:|200px|Aŭgurado]]
Mandalo (sanskrite: rado, arko) estas harmonia kuniĝo de rondo kaj kvadrato, kie la rando estas simbolo de ĉielo, transcedenco, de eksteraj fortoj kaj senfineco, sed la kvadrato prezentas la internajn fortojn, tio, kio estas kunigita kun homo kaj tero. Ambaŭ bildojn kunigas centra punkto, kiu estas samtempe la komenco kaj la fino de la tuta sistemo.

Blanka magio

Horoskopoj

Horoskopo (el la greka "vidado de horoj") estas astrologia metodo de diveno bazita sur la horo kaj la loko de la nasko. La horoskopo estus persona apliko de astrologio.

Astrologio

Astrologio estas interpreta sistemo, kiu provas kunligi ĉielan movadon de la astroj sur la zodiako, plano de la suna translacio laŭ tercentra vidpunkto, al samtempaj okazaĵoj en la vivo, bazitaj sur propra astrologia sistemaro nomita "astra ĉarto", kiu konsideras la ekliptikan longitudon de la planedoj (inkluzive, pro historiaj kialoj, suno kaj luno), iliajn interangulojn (aspektoj), la signojn de la planedoj kaj la surteran projekcion de tiu sistemo (teraj domoj). Astrologiistoj uzas la dividon de la loka ĉielo en 12 partoj, la zodiako en 12 signoj kaj la situon de la suno, luno, kaj planedoj videble tiam kaj tie homo naskiĝis por prognozi sian vivon kaj personecon.

Numerologio

La numeroj en numerologio estas ŝlosilo al serĉado de koneksoj, ekzistantaj en la homa konduto kaj traktado. Tio estas fajnaj energioj, kiam ĉiu numero vibras en alia dimensio, ĉiu estas tre specifa kaj ne eblas ŝanĝi ĝin kun alia.

Laŭ kvantoj kaj diverseco la numerologio helpas nin senvualigi diferencajn vibradojn de ĉiu el ni. Tio estas energioj, kiuj ni elektis antaŭ nia veno sur tiu ĉi planedo kaj kun ilia helpo ni havas eblecon kompreni, kiajn ekzamenojn kaj kiajn direktojn ni elektis. Ni devas konsideri ne nur nian propran daton de naskiĝo, sed ankaŭ la tempon, en kiu ni vivas. Homoj, kiuj naskiĝis kun simila dato en lasta jarcento kaj havis similan aŭ la saman kradeton, verŝajne kondutus en diversaj situacioj per diferenca maniero, ĉar la vibradoj de tiama tempo influis ilin alie.

La unuopaj numeroj agadas sur certa vibriga nivelo kaj se ni volas aŭ ne, ili agadas ankaŭ je ni aŭ kun nia konsento aŭ sen ĝi.

Grafologio

Grafologio estas la studo de la skribado. Tio estas pseŭdoscienco, kiu asertas ke eblas ekkoni ies personecon kaj sanon per analizo de ties manskribo. Pro tio, scienca studo de skribmaniero kaj subskribo, parto de kinezologio, ĉefe uzata por trovi falsaĵojn, ofte oni nomas grafoteknikongrafoskopion. Samekiel grafoskopio estas parto de scienca kinezologio, oni povas rigardi grafologio kiel parto de pseŭdoscienta aplikata kinezologio.

Kafsedimento

Aŭgurado

Taso, kiun ni uzas al la aŭgurado el kafsedimento, devus esti pli larĝa supre kaj malpli larĝa sube. La interno de la taso devus esti blanka kaj sen presaĵoj.

La kafon trinkas persono, kiu estas aŭgurota. La persono devus lasi en la taso tiom da fluidaĵo, por ke oni povu turni per la enhavo. Ni prenos la tason je tenilo per la maldekstra mano kaj 3 foje turnos la enhavon en direkto de horloĝmontriletoj. La enhavo devus veni ĝis la rando de la taso. Poste ni starigos la tason per la fundo supren kaj kalkulos ĝis sep - ni lasos la fluidaĵon forflui. Ni tenas la tason je la tenilo kaj komencas aŭguri.

Kiromancio

Aŭgurado
Kiromancio (de la greka cheir, "mano" kaj manteia, "profetado") estas aŭgurado surbaze de la linioj de via manplato. Kiromancion oni praktikas ĉie en la mondo, en diversaj manieroj. La metodo estas ĝenerale konsiderata kiel pseŭdoscienco.

Kartoj

La aŭgurado el kartoj estas farata laŭ diversaj kartoj.

Tarokaj kartoj

Aŭgurado

Plej ofte estas uzataj tarokaj kartoj. La aŭgurado el tiuj ĉi kartoj estas tre konata kaj ŝatata, sed malgraŭ tio la vojo al la taroko restas por plimulton de homoj fermita. La aŭguradoj ne estas konkretaj kaj el la kartoj kapablas legi nur lerta homo. La taroko parolas al demandinto per kelkaj manieroj. Ĉiam estas decida pozicio kaj vico de la kartoj. Estas tre granda kvanto de manieroj de interpretadoj.

Klasikaj ludkartoj

Oni povas aŭguri ankaŭ el klasikaj ludkartoj. Unu metodo estas ekzemple metodo nomata "Sorta" aŭ metodo nomata "7 tagoj"

Zenaj kartoj

La zenaj kartoj estas maniero de aŭgurado laŭ tekstoj de okcidentaj filozofoj.

Cigana aŭgurado el kartoj

La aŭgurado de ciganoj el ludkartoj estas konata tra la tuta mondo kaj ĝi havas grandegan tradicion. De la ceteraj specoj de la aŭgurado ĝi diferenciĝas precipe de tio, ke ĝi donas tute konkretan aŭguradon.

Ĉina horoskopo

Kvankam ankaŭ por la ĉina horoskopo estas aŭtoritata dato de naskiĝo, ĝia prilaboro kaj plua sinsekvo estas tute diferenca. Ĝi enhavas dek du signojn (same kiel en tradicia horoskopo), pri kies deveno fontoj parolas jene: "La saĝa Budho aranĝis grandan regalon, al kiu li invitis ĉiujn reprezentantojn de la besta mondo, por ke li emfazu unuecon kaj egalecon de ĉiuj estuloj. Kiel la unua aperis en la regalo rato, post ĝi bubalo, tigro kaj poste venis ĉiuj invititoj. Kiam ili estis manĝintaj la solenajn manĝojn, Budho decidiĝis ĉiujn bestojn meritplene rekompenci. Longan tempon la gastiganto cerbumis, kiel pridonaci la regalintojn. Fine li decidiĝis komisii al ĉiu gasto regadon super unu jaro."

Eŭropa horoskopo

Kian influon havas pozicioj de la planedoj por la vivo kaj la ecoj de ĉiu el ni? Respondos tion karakterizaĵoj de la unuopaj signoj de la eŭropa zodiako.
  • Ŝafo.....(21-a de marto - 19-a de aprilo)
  • Taŭro.....(20-a de aprilo - 20-a de majo)
  • Ĝemeloj.....(21-a de majo - 21-a de junio)
  • Kankro.....(22-a de junio - 22-a de julio)
  • Leono.....(23-a de julio - 22-a de aŭgusto)
  • Virgo.....(23-a de aŭgusto - 22-a de septembro)
  • Pesilo.....(23-a de septembro - 22-a de oktobro)
  • Skorpio.....(23-a de oktobro - 21-a de novembro)
  • Sagitario.....(22-a de novembro - 21-a de decembro)
  • Kaprikorno.....(22-a de decembro - 19-a de januaro)
  • Akvisto.....(20-a de januaro - 18-a de februaro)
  • Fiŝoj.....(19-a de februaro - 20-a de marto)

Indiana horoskopo

Indiana horoskopo aljuĝas al homoj ecojn de bestoj. Ĝi montras al ni, kiajn evidentajn, sed ankaŭ kaŝitajn ecojn ni en la tago de nia naskiĝo akiris kaj kun kio ni devos batali kun la tuta vivo.
  • Falko ......... (21-a de marto – 19-a de aprilo)
  • Kastoro ......... (20-a de aprilo – 20-a de majo)
  • Cervo ......... (21-a de majo – 20-a de junio)
  • Pego ......... (21-a de junio – 21-a de julio)
  • Salmo ......... (22-a de julio – 21-a de aŭgusto)
  • Urso ......... (22-a de aŭgusto – 21-a de septembro)
  • Korvo ......... (22-a de septembro – 22-a de oktobro)
  • Serpento ......... (23-a de oktobro – 22-a de novembro)
  • Strigo ......... (23-a de novembro – 21-a de decembro)
  • Ansero ......... (22-a de decembro – 19-a de januaro)
  • Lutro ......... (20-a de januaro – 18-a de februaro)
  • Lupo ......... (19-a de februaro – 20-a de marto)

Literaturo

Pri la aŭgurado estas verkitaj diversaj libroj. El multaj el ili ekz.:

Libro de ŝanĝoj

Libro de ŝanĝojI JingI-ting (ĉine 易經) estas dosiero de ĉinaj tekstoj, kies estiĝo estas datata ĝis la 2-a miljaro antaŭ Kristo. En ties ĉefa parto temas pri vico de 64 heksagramoj, bildoj kunmetitaj el ses linioj prezentantaj 64 diversaj arketipaj situacioj. La libro de ŝanĝoj estis uzata (kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas uzata) ne nur kiel oralokola libro, sed ankaŭ filozofia kaj kosmologia sistemo, kiu ludas gravan rolon en taoismo, el kiu grandmezure eliris la ĉina kulturo.

Runoj

Aŭgurado
Runoj devenas el Nordia regiono de Eŭropo, kiun en foraj tempoj loĝigis vikingoj, vivantaj en mallarĝa kontakto kun la lando kaj ties misteraj fortoj. La vikingoj havis sian propran sistemon de religio kaj mitologio, kiu entenis kvanton de diaro. La patro de dio Thoro, Odino, estis kreinto de la runoj kaj li apartenas inter unu el la plej gravaj figuroj de la vikingaj popolaj tradicioj. Odino foje pendigis sin supren per la piedoj sur branĉo de arbo, por ke li tiel fariĝu pli saĝa kaj akiru konon de ĝustaj leĝoj de la mondo. Antaŭ ol li grimpis suben, li estis interkonatigita kun la nova sistemo nomita Runoj. Tiuj ĉi simboloj estis uzataj de la alta pastraro ne nur al skribado, sed ankaŭ al magio. Kaj ne nur tio, la runoj estis gravurataj sur diversaj objektoj - armiloj, personaj aĵoj, ŝtonoj ktp., ĉar estis al ili aljuĝata magia potenco, estis per ili aŭgurata la estonteco kaj ankaŭ estis per ili invokataj fortojn, kiuj povis influi la feliĉon kaj la sorton de homo. Ekzistis runoj, kiuj influis la veteron, la rikolton, kiuj povis senigi aŭ male aljuĝi ensorĉon, povis influi la sanon aŭ diversajn interhomajn rilatojn.

Kategorioj

Fontoj

Commons

Parencaj portaloj

Aliaj fontoj

  • Artikoloj en Vikipedio

Informoj

Enmetu {{Portalo Aŭgurado}} en artikolojn pri jogo kaj estiĝos

Orakoladoj