Bestoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Besto)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Besto
Troveblo de fosilioj: Ediacaran - ĉi-epoke
Animal diversity.png
Biologia klasado
Domajno: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomajno: Unikonta
Superregno: Opisthokonta
Regno: Bestoj Animalia
Linnaeus, 1758
Subdivizio: Subregno Parazooj Parazoa''

Subregno Eumetazoa

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Bestoj estas organismoj kiuj kutime konsistas el pli ol unu ĉelo (multĉelulo), kies ĉeloj estas eŭkariotaj (kun vera nukleo), kaj kiuj malsame ol plantoj ne posedas celulozajn ĉelmurojn nek la eblon fari fotosintezon (ne havas kloroplastojn). Ili karakteras pro disvolvigo per embrio, kiu trapasas fazon de blastulo kaj determinas fiksan korpan planon (kvankam multaj specioj povas suferi poste metamorfozojn). La animaloj formas naturan grupon tre ligitan kun la fungoj. Animaloj estas unu el kvar regnoj de la domajno Eŭkariotoj, kaj al ĝi apertenas ankaŭ la homa estaĵo (vidu sube). Anstataŭ eltiri sian energion el fotosintezo, bestoj nutras sin per aliaj bestaj aŭ plantaj organismoj kaj per oksigeno por la spirado. La plej multaj bestoj estas movkapablaj kaj havas sentajn organojn.

Laŭ Jean-Baptiste Lamarck, bestoj "estas vivantaj organizitaj korpoj, provizitaj per partoj ĉiam iriteblaj, preskaŭ ĉiuj digestas la nutraĵojn, per kiuj ili sin nutras, kaj moviĝas, unuj per la sekvo de volo ĉu libera, ĉu dependa, la aliaj per tiuj de ilia ekscitita iriteblo." Tiel ili diferenciĝas de la plantoj.

Ekzemploj de bestoj estas hundo, hamstro, abelo, baleno, salmo, mevo ktp. Laŭ diversaj difinoj de "besto" kaj "animalo" povas homo esti aŭ ne esti konsiderata besto, vidu lingvan noton.

La scienco pri bestoj nomiĝas bestoscienco aŭ zoologio.

Lingva noto[redakti | redakti fonton]

Apud la esprimo "besto" kelkaj Esperantistoj ankaŭ uzas la esprimon "animalo". Tiuj kiuj uzas "animalo" kutime argumentas, ke "besto" estu uzata nur por ne-homaj bestoj (kiel laŭ la PIV-a difino de "besto"), dum en biologio oni uzu "animalo" por emfazi, ke inkluziviĝas homoj.

Origine en Esperanto ekzistis nur la Fundamenta vorto besto, dum la vorto animalo estas poste enkondukita novradiko. Origine oni do certe povis uzi la vorton besto por signi ĉiun estaĵon de la regno Animalia, inkluzive de homoj.

Ne estas klare, ĉu ĉe la enkonduko de la vorto "animalo" jam rolis la signifodiferenco nun trovebla en PIV, aŭ ĉu la unuaj uzantoj de "animalo" nur estis influitaj de iuj naciaj lingvoj, en kiuj vorto similaspekta al "besto" havas negativan nuancon, aŭ ĉu ili eĉ nur volis soni pli fake per uzo de aparta faka radiko. Ĉiuokaze, oni poste komencis uzi tiun asertitan signifodiferencon por argumenti por la uzo de "animalo", kvankam daŭre ja eblas uzi "besto" en la faka senco (kiu inkluzivas homojn), kiel faras ĉi tiu artikolo.

En la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, publikigita en 1974, la Akademio de Esperanto oficialigis la vorton "animalo".

Klasigoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas dividi la bestojn en la sekvantajn grupojn (rimarku ke en preskaŭ ĉiu zoologia libro estas iom diferenca disdivido de la besta regno):

duflankuloj (Bilateria) - preskaŭ ĉiuj "kutimaj" bestoj inkluzive ĥorduloj;
kniduloj (Cnidaria) - hidrozooj, maranemonoj, koraluloj, meduzoj;
ktenoforoj (Ctenophora);
miksozooj (Myxozoa, ankaŭ konsiderata kiel protistoj);
plakozooj (Placozoa);
sponguloj (Porifera) - spongoj.

Historio de klasigoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Lamarko, Aristotelo jam dividis la bestojn jene:

Jam en 1794 Lamarko plibonigis tiun klasigon laŭ enhavo de sango, kiam ankoraŭ oni ne sciis kio ĝi estas, jene:

Tiun ĉi lastan klasigon oni uzis dum multaj jardekoj. Sed jam antaŭe Lineo distribuis bestojn jene:

Lamarko poste klasigis la senvertebrajn animalojn unue dekomence en kvin grupojn, nome:

  1. La moluskoj,
  2. la insektoj,
  3. la vermoj,
  4. la ekinodermoj kaj
  5. la polipoj.

Poste li aldonis kvin aliajn grupojn, dum li konstatis, ke multaj "malperfektaj" bestoj estus klasataj en novaj grupoj kiuj konsideru siajn diferencigajn karakterojn. Lamarko konsideris tiun novan klasigon kiel gravan plibonigon de la ĝistiamaj klasigoj. Tiele la klasigo de senvertebruloj restis por multaj fakuloj dum multaj jardekoj jene:

  1. La moluskoj,
  2. la ciripedoj,
  3. la anelidoj,
  4. la krustacoj,
  5. la araknoidoj,
  6. la insektoj,
  7. la vermoj,
  8. la radiuloj,
  9. la polipoj kaj
  10. la infuzorioj.

Esencaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

La bestoj plenumas la jenajn bazajn funkciojn: manĝado, spirado, cirkulado, ekskrecio, reago, movado kaj reproduktado:

Ekzemplo de Herbovorulo: Cervo kaj du cervidoj manĝantaj ĉe sama foliaro
Manĝado
La majoritato de la bestoj ne povas absorbi manĝon; ili englutas ĝin. La bestoj evoluis diversmaniere por nutri sin. La herbivoruloj manĝas plantojn, la karnovoruloj manĝas aliajn bestojn; kaj la ĉiomanĝantoj nutras sin kaj el plantoj kaj el bestoj. La rubomanĝantoj manĝas materialon kaj vegetalan kaj animalan putriĝantan. La filtromanĝuloj estas akvaj bestoj kiuj filtras malgrajdajn organismojn kiuj flosas en akvo. La bestoj ankaŭ formas simbiozajn rilatojn, en kiuj du specioj vivas en tre forta mutua asociiĝo. Ekzemple parazito estas tipo de simbionta kiu vivas ene aŭ sur aliaj organismo, nome la gastiganto. La parazito nutras sin el la gastiganto kaj plej ofte faras ties malprofiton.[1]
Spirado
Ne gravas ĉu ili vivas en akvo au surtere, ĉiuj bestoj spiras; tio signifas, ke ili povas elpreni oksigenon kaj elpeli karbonan dioksidon. Ĉar ili havas korpojn tre simplajn kun maldikaj muroj, kelkaj animaloj uzaz la disvastigon de tiuj substancoj tra la haŭto. Tamen, la majoritato de la bestoj evoluigis kompleksajn histojn kaj organikajn sistemojn por spirado.[1]
Cirkulado
Multaj akvaj malgrandaj animaloj, kiaj kelkaj vermoj, uzas nur la disvastigon por transporti oksigenon kaj molekulojn de nutraĵoj al ĉiuj siaj ĉeloj, kaj kolekti kelkajn el ties rubaj produktoj. Sufiĉas tia disvastigo ĉar tiuj bestoj apenaŭ havas dikecon de kelkaj ĉeloj. Tamen, la plej grandaj bestoj posedas kelkajn tipojn de sangocirkula sistemo por transporti substancojn tra la interno de siaj korpoj.[1]
Ekskrecio
Unuaranga ruba produkto el ĉeloj estas la amoniako, substanco venena kiu enhavas nitrogenon. La akumulago de amoniako kaj de aliaj ruboproduktoj povus mortigi beston. La majoritato de la bestoj posedas ekskrecian sistemon kiu aŭ elpelas amoniakon aŭ transformas ĝin en substanco malpli venena pelita el la korpo. Danke al elpelo de la metabolaj forĵetaĵoj, la ekskreciaj sistemoj helpas al pluteno de la homeostazo. La ekskreciaj sistemoj varias, ekde ĉeloj kiuj pumpas akvon ekster la korpo ĝis kompleksaj organoj kiaj renoj.[1]
Reago
La animaloj uzas specializitajn ĉelojn, nome nervoĉeoj, por reagi al okazintaĵoj de sia medio. En la majoritato de la animaloj, la nervoĉeloj estas konektitaj inter si por formi nervan sistemon. Kelkaj ĉeloj nome ricevantoj, respondas al sonoj, lumo kaj al aliaj eksteraj instigoj. Aliaj nervoĉeloj procezas informon kaj determinas la respondon de la besto. La organizado de la nervoĉeloj ene de la korpo ege ŝanĝas el unu filumo al alia.[1]
Movado
Kelkaj maturaj bestoj restas fiksaj surloke, sed plej parto havas moveblecon. Tamen kaj fiksuloj kaj la plej rapidaj normale posedas musklojn aŭ musklajn histojn kiuj mallongiĝas por generi forton. La muskola kuntiriĝo permesas, ke la moveblaj animaloj moviĝu, ofte kombine kun strukturo nomata skeleto. Ankaŭ la muskoloj helpas la animalojn, eĉ la plej sedentajn, manĝi kaj pumpi akvon kaj aliajn likvidojn for de la korpo.[1]
Reproduktado
La majoritato de la bestoj reproduktiĝas sekse pere de la produktado de haploidaj gametoj. La seksa reproduktado helpas al kreado kaj plutenado de la genetika diverseco de populacio. Sekve, ĝi helpas al plibonigo de la kapablo de specio por evolui laŭ la ŝanĝoj de la medio. Multaj senvertebruloj povas reproduktiĝi ankaŭ sensekse. La senseksa reproduktado originas descendaron genetike identan al la praularo. Tiu formo de reproduktado permesas, ke la animaloj plinombriĝu rapide.[1]

Bestoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Ĉevaloj estis el pratempoj utilaj bestoj kaj hejmaj bestoj

Ekde la pratempo homoj admiris bestojn, batalis kontraŭ ili kaj tenis ilin kiel utilajn aŭ hejmajn bestojn. Homoj diferencigas laŭ la reciproka interrilato:

  • sanktaj bestoj
  • sovaĝaj bestoj
  • utilaj bestoj (brutoj, tirbestoj, buĉotaj bestoj)
  • hejmaj bestoj
  • malutilaj bestoj

Sanktaj bestoj povas esti vivaj manifestaĵoj de bestodioj, kiujn oni ekzemple admiris en la malnova Egiptio. Dum oferaj ritoj bestoj povas esti buĉoferaĵoj.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri bestoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. 
  • Citaĵo
     Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento. 
  • Citaĵo
     Ĉiu besto zorgas pri sia nesto. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Kenneth R. Miller, Biología, 2004, Prentice Hall, Masaĉuseco isbn=0-13-115538-5, paĝoj 658-659.
  2. Lernu

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1987: Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]