Arto farita de bestoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hazarda memportreto de elefanto kun GoPro fotilo en Koh Phangan, Tajlando.
Unu el la simiaj memfotoj en demando pri la kverelo de kopirajtoj.

Arto farita de bestoj estas arto kreita de besto kaj rilatas al artaĵoj kreitaj de ne-homaj bestoj. Diversaj artaĵoj estis kreitaj fare de primatoj, elefantoj, cetacoj, reptilioj, birdoj kiel la ptilonorinkedoj, kaj aliaj bestoj.

Kazoj[redakti | redakti fonton]

Ĉarma porkino el Sudafriko, kiu tute hazarde estis lastmomente savita de buĉado kaj fariĝis artistino: filmeto, kiu furoras en interreto montras ĝin en fervora produktado de abstraktaj bildoj per peniko tenata per la buŝo. En humura maniero, oni alnomis la simpatian beston “Pigcasso”, kaj ŝiaj verkoj estis ekspoziciitaj en artgalerio kaj venditaj kontraŭ sufiĉe alta monkvanto — verŝajne rekorda prezo. Pigcasso estis savita de industria porkbieno kiel porketo fare de ŝia posedanto, Joanne Lefson, kiu instruis ŝin pentri uzante pozitivajn plifortikigajn teknikojn.

Lefson uzas la enspezon de la vendo de la pentraĵoj de Pigcasso por akiri financojn por ŝia farmrifuĝo en Franschoek, Sudafriko. Ĉiu el la verkoj de Pigcasso estas subskribita per la artisto trempante ŝian nazpinton en inkon de ruĝa beto kaj tuŝante ĝin sur la kanvaso. Pigcasso kaj Lefson estas la unua besta/homa kunlaboro kiu okazigis artekspozicion kune.

En la jaro 2010, ĉimpanzo Jimmy, loĝanto en zoologia ĝardeno en la brazila urbo Niterói, produktis 14 pentraĵojn, kiuj estis same ekspoziciitaj en galerio. Pro atento al tiu okazo, grupo de protektantoj de primatoj pledis antaŭ juĝisto, ke Jimmy translokiĝu al faka centro, sed verŝajne la afero ne prosperis.

En la jaro 2020, fare de grupo, kiu agadas por protekti forlasitajn hundojn en San-Paŭlo, Brazilo: oni verŝis netoksan inkon sur hundojn kaj lasis, ke ili skuu sian haŭton antaŭ blanka tolaĵo: rezultis 18 pentraĵoj, kiujn oni vendis por uzi la monon en hundoŝirmejoj.

En la jaro 1964, en Svedujo. Fama artgalerio ekspoziciis pentraĵojn de mistera, nekonata artisto Pierre Brassau. La loko pleniĝis de renomaj kritikistoj kaj artamantoj, kiuj emocioplene esprimis sian admiron pri la nova artisto produktinta ekspresionismajn abstraktajn pentraĵojn. Kritikistoj entuziasme publikigis laŭdojn al la talentulo. Surprizo okazis tuj poste, kiam oni malkovris la loĝejon de Pierre Brassau: zoologia ĝardeno. Pierre estis kvarjara ĉimpanzo. La tutan aferon organizis ĵurnalisto, kiu intencis taksi la kapablon de kritikistoj distingi inter verkoj de homo kaj de besto. Por tio li pacience stimulis la ĉimpanzon pentri, kontraŭ ricevo de bananoj. Malgraŭ la malkovro de la tuta farso, la kritikisto tamen konfirmis siajn laŭdojn al la talento de la “artisto”. La ĉimpanzo famiĝis, ricevis amason da vizitantoj en sia loĝejo, sed tia amaso da homoj malbonfaris al ĝia humoro.

Kopirajto[redakti | redakti fonton]

La kopirajto de artaĵo normale apartenas al ĝia aŭtoro. En kazoj kie arta verko estas kreita de besto, specialistoj pri intelekta proprieto argumentis ke nek la homo disponiganta la ekipaĵon nek la posedanto de la besto (kie uzeble) povas posedi kopirajton en laboro produktita de besto. En ĉi tiuj kazoj, la verko de la besto ne estas homa intelekta kreaĵo, kio estas laŭleĝa postulo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]