Splenda maluro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Splenda maluro

Msklo de splenda maluro (subsp. splendens) en Okcidenta Aŭstralio
Msklo de splenda maluro (subsp. splendens) en Okcidenta Aŭstralio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Maluredoj Maluridae
Genro: Malurus Maluroj
Malurus splendens
Quoy & Gaimard, 1830
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo blue.
Natura arealo blue.
Natura arealo blue.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Splenda maluro (Malurus splendens) estas paseroforma birdo de la familio de Maluredoj, nome Maluridae. Ĝi estas konata simple en Okcidenta Aŭstralio kiel la blua maluro. Tiu splenda maluro troviĝas tra multo de la Aŭstralia kontinento el centr-okcidenta Nov-Sud-Kimrio kaj sudokcidenta Kvinslando laŭlonge de la marborda Okcidenta Aŭstralio. Ĝi vivas ĉefe en aridaj kaj duon-aridaj regionoj.

Splendid fairywren male cunnamulla.JPG
Splendid fairywren male cunnamulla

Ili montras altan gradon de seksa dimorfismo, nome la masklo en reprodukta plumaro estas malgranda, long-vosta birdo de hegemonia brila blu-nigra koloraro. Ne-reproduktaj maskloj, inoj kaj junuloj estas ĉefe griz-brunaj kolore; tio donas la impreson ke maskloj estas poligamaj ĉar ĉi senkoloraj birdoj estas miskomprenataj kiel inoj. La specio enhavas kelkajn similajn tut-bluajn kaj nigrajn subspeciojn kiuj estis origine konsiderataj separataj specioj.