Polipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reproduktado de kniduloj
Anatomio de korala polipo.

Polipo estas unu el la du formoj kiujn povas preni la kniduloj (la mara formo estus la meduzo). Temas pri senseksa etapo, sidebla kaj bentika (proksima de maraj profondoj).

La polipoj estas cilindroformaj kaj posedas ĉe unu flanko piedecan membron kiu ligas ilin al la grundo, kiu iĝas kolonio, kaj aliflanke truon ĉirkaŭitan de tentakloj (kiuj malmovigas la etajn predojn), kiu utilas kiel kaj buŝo kaj anuso. La mortintaj polipoj restas kiel kalkaĵo kaj sur tiu bazo kreskiĝas novaj polipoj. Tiele en koralaro nur la surfacaj tavoloj estas vivantaj polipoj. Kelkaj polipoj estas grandaj (ĝis 20 cm diametraj) kiel la fungokoralo, kiu povas vivi sendependa, sed la plej parto estas malgrandaj kun diametro malpli ol 1 cm kaj koloniiĝas; tiele unu kilogramo de koralo povas enhavi 80,000 mortintaj polipojn.

La muro konsistas el ektodermo kaj el endodermo separitaj de mezogleo. La ektodermo konsistiĝas el ununura tavolo de ĉeloj kiuj elproduktas ian mukaĵon. La bazo posedas miofibraĵojn longoformajn de kie venas la nomo mioepitelaglandaj. Inter tiuj ĉeloj, troviĝas sensivaj ĉeloj neŭropiteliaj fadenformaj kun ia tuŝosenta silkaĵo ekstera. La bazo rilatas kun ĉelo mioepitelia aŭ kun nervaj ĉeloj pere de branĉecaj fadenaĵoj.

Lamarko konsideris la polipojn kiel dua klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis ilin kiel regeneraj korpoj, sen radia dispozicio sed jam kun speciala organo, nome nutrokanalo (paĝo 119).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]