Plakozoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trichoplax, amebo-simila multĉelulo
Placozoa.svg
Arealo de Placozoa

Plakozooj (latine Placozoa) estas filumo de tre simplaj bestoj. Iliaj korpoj konsistas el kelkaj centoj da ĉeloj, sed la ĉeloj estas nur el kvar tipoj. Plakozooj estas travideblaj, plataj, rondaj kaj havas du distingeblajn flankojn.

Arealo de Trichoplax adhaerens

Scienculoj scias pri nur unu specio de plakozoo: Trichoplax adhaerens.

Oni supozas, ke plakozooj estas prapatroj same de sponguloj, kniduloj kaj de vertebruloj.