Jean-Baptiste Lamarck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monumento al Lamarko ĉe la enirejo de la Muzeo de Natura Historio de Parizo.

Jean-Baptiste Pierre Antoine de Monet, Chevalier de Lamarck (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1744 en Bazentin, mortis la 18-an de decembro 1829 en Parizo) estis franca zoologo. Li estis nobelo, botanikisto kaj biologo, unu el la gravuloj de la epoko de la sistemigo de la Natura Historio, proksima laŭ influo al Linneo, Grafo de Buffon kaj Cuvier. Lamarko formulis unu de la unuaj teorioj de la biologia evoluo, fakte kreis la terminon «biologio» por la scienco de la vivaj estaĵoj kaj estis la fondinto de la paleontologio de la senvertebruloj.

Vivpriskribo[redakti | redakti fonton]

Lamarck naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1744 en Bazentin. Li estis la dekunua filo de militista familio. Li studis el 1755 al 1759. En 1761, pro la morto de la patro, kiam Lamarck estis nur 17 jaraĝa, li aliĝis al la franca armeo, kiu klopodis fini la Sepjaran militon.

Dum ia tempo li laboris por librotenisto kaj poste li dedicas sin al studoj pri medicino kaj alpasiiĝas pro la botaniko, eble influita de Jean-Jacques Rousseau, en kies herbolaboroj ŝajne li partoprenis. Lia unua verko, Franca flaŭro (1778), kie oferas la dikotomiajn ŝlosilojn por identigi vegetalojn, estis publikita kiam li estis nur 34 jaraĝa. Franca flaŭro permesis al li gajni la fidon de Buffon kaj malfermis al li la pordojn de la Akademio de Sciencoj, kie li prezentis la memuaron Priserĉado pri la kaŭzoj de la ĉefaj fizikaj faktoj (1780), kiu, tamen, ne estos publikita ĝis 1794. Buffon mendis al Lamarck la regadon de scienca misio tra centra Eŭropo (1780) kun celo pliriĉigi la kolektojn de plantoj de la Reĝa Ĝardeno, kiu tuje iĝis, je la alveno de la revolucio de 1789, la Nacia Muzeo de Natura Historio.

Lamarck atingis la postenon de «gardisto de la herbokolektoj de la kabineto de la Reĝo» (1783–1790). Post la Revolucio, al kio Lamarck aliĝis plen, unu el liaj unuaj agoj estos peti al la Nacia Asembleo la reformon de la Reĝa Ĝardeno kaj ties transformon en moderna scienca institucio al la servo de la popolo. Tiele naskiĝis la Nacia Muzeo de Natura Historio. Al la civitano Lamarck oni mendas la profesorecon pri subaj animaloj (insektoj kaj vermoj, laŭ Linneo). La 30an de aprilo de 1796 li komencis sian unuan kurson, kiu estis la ĝermo de la Filozofio zoologia.

Lamarck pritraktas unuafoje la evoluon de la animaloj kaj de la plantoj en 1800, en la inaŭgura lekcio de sia kurso de zoologio de la senvertebruloj (11-a de majo 1800). Tiu teksto estos publikita en 1801 laŭ la titolo La sistemo de la senvertebraj animaloj. En tiu verko jam aperas la esencaj tezoj de lia transformisma doktrino. Ĝis tiam ŝajne Lamarck estis sufiĉe fiksisma.

En 1802, en sia verko Investigado pri la organizo de la vivaj korpoj, Lamarck pritraktas novajn problemojn, kiel tiu de la degradado kaj la origino de la vivo. En 1809, lia Filozofio zoologia, kie unuafoje en historio aperas formulita positivisma teorio de la evoluo de la vivaj estaĵoj.

La lastaj jaroj de la vivo de Lamarck okazis en malriĉeco, tristo mal malgloro. Li estis vidvo kvarfoje. Li mortis la 18-an de decembro 1829 kiam li estis 85 jaraĝa en sia hejmo de la Muzeo.

Baza teorio[redakti | redakti fonton]

En sia libro Philosophie zoologique (1809) -tradukita esperanten en 1987- li proponis teorion de biologia evoluo. Lamarck estis prava en sia observo, ke organismoj ŝangiĝas kun tempo. Sed la ekzegezo de la teorio ne estis ĝusta. Li pensis, ke organismoj povas heredigi ecojn, akiritajn dum sia vivo, al la nova generacio. Li pensis, ekzemple, ke ĝirafoj ricevis longan kolon ĉar ili klopodis atingi arbofoliojn. Laŭ Lamarck ĝirafoj heredigis sian ricevitan kolon al siaj infanoj. Do, la teorio de Lamarck diferencas de la teorio de Charles Darwin, kiu diras, ke ĝirafoj kun longa kolo havas avantaĝon kaj tial transvivas.

La ĉefa ideo resumeblas tiele: "La progresado en la konsisto de la organizo ricevas jen kaj jen, en la ĝenerala serio de la animaloj, malnormalaĵojn kaŭzitajn de la influo de la loĝejo kaj de tiu de la adoptitaj kutimoj." (paĝo 83) Kaj poste: "La ofta uzado de organo iĝinta konstanta per la kutimoj pliigas la kapablojn de tiu organo, ĝin mem elvolvas, kaj akirigas al ĝi dimensiojn kaj agoforton, kiujn ĝi ne havas en la animaloj, kiuj ĝin malpli ekzercas." (paĝo 103)

Graveco de lia verko[redakti | redakti fonton]

Klasado de la animaloj[redakti | redakti fonton]

La lamarka klasado baziĝas sur funkciaj kriterioj. La centra nerva sistemo estas la elirpunkto, ĉar el ties centrigo kaj progresa kompleksigo eblas konstrui la ĉenon de la estaĵoj. Tiele, Lamarck klasigas la animalojn en tri grandaj grupoj: tiuj dotitaj de ĝeneblo (subaj senvertebruloj), tiuj kiuj krome posedas la «internan senton» (superaj senvertebruloj) kaj tiuj kiuj montras inteligenton kaj volon (vertebruloj).

Naturo kaj origino de la vivo[redakti | redakti fonton]

Por Lamarck, la vivo estas natura fenomeno konsistanta en specifa modo de organizo de la materio. En tiu direkto, li konsideras, ke la vivantaj organismoj estas formitaj de la samaj elementoj kaj la samaj fizikaj fortoj kiuj formas la senvivan materion; la animala kaj vegetala regnoj diferenciĝas nur, pro tio, disde la minerala regno pro la interna organizmaniero de la samaj elementoj (HNASV, pág. 40).

El tio Lamarck radikigas en la Abiogenezo la mekanismon de la vivorigino: la movo de la materio provokita de la agado de la naturaj fortoj kapablas generi spontanee la plej simplajn vivajn organismojn. El ili, naturo plutendencas al progresa pliiĝo de komplekso dum ĉiu organismo estas anstataŭita de aliaj dotitaj de pli da organoj kaj kapablecoj. Por ekspliki la portempan kunekziston de organismoj de diversa grado de komplekso, Lamarck asertas, ke la naturo estas konstante produktanta novajn formojn de vivo.

Transformismo[redakti | redakti fonton]

Lamarck pritraktas du evoluigajn fortojn kies kombino estus forminta filogenetikan arbon: unuflanke, la interna tendenco de la naturo al la pliiĝo de la komplekso eksplikus la ascendan linion el la plej simplaj organismoj al la plej kompleksaj; aliflnke, la alkutimiĝo de la organismoj al la eksternaj cirkonstancoj kaj la heredo de tiuj adaptiĝoj eksplikus la devojigojn kiuj branĉiĝas en tiu regula gradado.

La transformismo de Lamarck kutimas esti priskribita laŭ tiuj du lastaj bazaj leĝoj, formulitaj en lia Filozofio zoologia kaj kompletaj en la Natura Historio de la senvertebraj animaloj: la leĝo de uzo kaj maluzo de la organoj kaj la leĝo de heredo de akiritaj karakteroj. Tiele, en unua fazo, la movo de la internaj fluaĵoj de la organismo, farita pro konduto, provokus la superdisvolvigon aŭ atrofion de la organoj (leĝo de uzo kaj maluzo de la organoj); en dua fazo, tiuj modifoj estus transmititaj al la idaroj pro disdivido (leĝo de heredo de la akiritaj karakteroj).

Foje Lamarck estis karakterigita kiel mistika vitalisto, defendanto de organika volo for de la fizika kaŭzeco kaj respondeca de la transformo de la specioj. Tamen poste li defendis mekanikan kaŭzecon.

La heredo de la lamarka idearo[redakti | redakti fonton]

La idea lamarka de evoluo influis sur la evolua pensaro dum granda parto de la 19-a jarcento, sed ĝi estis anstataŭita de la Natura selektado de Charles Darwin sen perdi kelkan influkapablon.

Multaj specioj kaj subspecioj estis dediĉitaj al Lamarck, ekzemple jena: Apis mellifera lamarckii, la egipta abelolamarka abelo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La verkoj de Lamarck troveblas en elektronika versio en Ejo de la CNRS pri la naturalisto.
  • Philosophie Zoologique (1809).
  • Histoire naturelle des animaux sans vertèbres, présentant les caracteres géneraux et particuliers de ces animaux, leur distribution, leurs classes, leurs familles, leurs genres, et la citation des principales espèces qui s'y rapportent; précédée d'une introduction offrant la détermination des caracteres essentiels de l'animal, sa distinction du végétal et des autres corps naturels, enfin, l'exposition des principes fondamentaux de la zoologie [HNASV] (1815).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.
  • González de Tánago Rodríguez, L. 2004. Leyendo a Lamarck en Darwin. Elementos lamarckianos de la Teoría de la descendencia con modificación. Trabajo de investigación dirigido por José Luis González Recio. Universidad Complutense de Madrid. Madrid.
  • Gould, S.J. .2002. The Structure of Evolutionary Theory. Cambridge MA: Harvard Univ. Press. (La estructura de la teoría de la evolución. Barcelona: Tusquets)
  • Jean Rostand, La nuna stato de l'evoluismo, 1950, Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo