Georges Cuvier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Georges Cuvier

Portreto de GeorgeCuvier, far'de Mathieu-Ignace van Brée
Portreto de GeorgeCuvier, far'de Mathieu-Ignace van Brée

Persona informo
Nomo Georges Cuvier
Dato de naskiĝo 23-a de aŭgusto 1769
Loko de naskiĝo Montbéliard
Dato de morto 13-a de majo 1832
Loko de morto Parizo
Okupo
Aĝo je morto 62
v  d  r
Information icon.svg

Georges Cuvier [Ĵorĵ Küvje] (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1769 en Montbéliard, mortis la 13-an de majo 1832 en Parizo) estis franca sciencisto.

Li estas inicianto de la kompara anatomio kaj paleontologio; li proponas la klasigon de la besta regno laŭ biologiaj Ordo, Familio, Genro kaj Specio.

Demonstrinte, sekve al multenombraj observoj, la ekziston de formortaj bestoj kaj plantoj, li sukcesis rekonstitui ĉi-tiujn sur bazo de ties restaĵoj kaj metode klasigi ilin. Li ankaŭ nomis la geologian epokon Ĵurasion refere al la faldiĝo de montĉeno Ĵuraso kaj priskribis plurajn el la bestoj, kiujn oni ĝenerale nomas dinosaŭroj.

Tamen, sub influo de la kristanisma religio, li neniam konsentis la transformismon de Jean-Baptiste Lamarck, rifuzis la nocion de evoluismo kaj favoras la teorion de katastrofismo. Li estis kondukita opinii, ke sinsekvaj katastrofoj plurfoje detruis vivon en iaj regionoj, kiu poste estas enloĝataj de estaĵoj venintaj de aliaj lokoj.

Li kredis en la malegaleco de la homaj rasoj, kaj estimis ke Sarah Baartman (kiun li sekcos) estas pruvo de la ekzisto de malsuperaj rasoj.

Li mortis pro ĥolero kaj estas entombigata en la Tombejo Père-Lachaise. Lia nomo estas unu el la 72 nomoj gravuritaj sur la Eiffel-turo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Cuvier, Georges" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Cuvier ,Georges".