Georges Cuvier
Georges Cuvier | |
---|---|
Portreto de GeorgeCuvier, far'de Mathieu-Ignace van Brée | |
Persona informo | |
Nomo | Georges Cuvier |
Dato de naskiĝo | 23-a de aŭgusto 1769 |
Naskiĝloko | Montbéliard |
Dato de morto | 13-a de majo 1832 |
Mortoloko | Parizo |
Mortokialo | ĥolero [+] |
Aĝo je morto | 62 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | sciencisto |
Geografio | |
Ŝtato | Francio |
Etneco | Francoj [+] |
Familio | |
Edz(in)o | Anne-Marie Duvaucel [+] |
Infano | Clémentine Cuvier [+] |
Frato | Frédéric Cuvier [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | franca lingvo, germana lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Granda Oficiro de la Honora Legio, Kavaliro de Honora Legio, Komandoro de la Honora Legio, Oficiro de la Honora Legio, Fellow of the American Academy of Arts and Sciences, eksterlanda ano de la Reĝa Societo, listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Georges Cuvier ([Ĵorĵ Küvje] ; naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1769 en Montbéliard, mortis la 13-an de majo 1832 en Parizo) estis franca sciencisto.
Studinte ĉe Karlo-lernejo li estas inicianto de la kompara anatomio kaj paleontologio; li proponas la klasigon de la besta regno laŭ biologiaj Ordo, Familio, Genro kaj Specio.
Demonstrinte, sekve al multenombraj observoj, la ekziston de formortaj bestoj kaj plantoj, li sukcesis rekonstitui ĉi tiujn sur bazo de ties restaĵoj kaj metode klasigi ilin. Li ankaŭ nomis la geologian epokon Ĵurasion refere al la faldiĝo de montĉeno Ĵuraso kaj priskribis plurajn el la bestoj, kiujn oni ĝenerale nomas dinosaŭroj.
Tamen, sub influo de la kristanisma religio, li neniam konsentis la transformismon de Jean-Baptiste Lamarck, rifuzis la nocion de evoluismo kaj favoras la teorion de katastrofismo. Li estis kondukita opinii, ke sinsekvaj katastrofoj plurfoje detruis vivon en iaj regionoj, kiu poste estas enloĝataj de estaĵoj venintaj de aliaj lokoj.
Li kredis en la malegaleco de la homaj rasoj, kaj estimis ke Sarah Baartman (kiun li sekcos) estas pruvo de la ekzisto de malsuperaj rasoj.
Li mortis pro ĥolero kaj estas entombigata en la Tombejo Père-Lachaise. Lia nomo estas unu el la 72 nomoj gravuritaj sur la Eiffel-turo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- El Agora Enciklopedio (france)
- El University of California Museum of Paleontology (angle)
- Biografio de Georges Cuvier (Hispane)
Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Cuvier, Georges" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Cuvier ,Georges".