Kategorio:Pra-evoluistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pra-evoluistoj estas homoj, kiuj studis kaj pripensis la evoluon de la mondo antaŭ la apero de la verkoj de Charles Darwin kaj Alfred Russel Wallace, kiuj studis la manieron de biologia evoluo kaj la procesojn, per kiuj biologiaj specioj ŝanĝiĝas.

Ili kontribuis iun aspekton al la teorio de evoluo. Ili ĉiuj estis eŭropanoj, ĉefe francoj kaj britoj. Ili vivis kaj verkis de la lasta parto de la 17-a jarcento ĝis la frua 19-a jarcento.