Athanasius Kircher
El Vikipedio
Athanasius KIRCHER, (ankaŭ: Athanasius Kircherus Fuldensis; naskiĝis la 2-an de majo 1602 en Geisa (Turingio); mortis la 27-an de novembro 1680 en Romo) estis germana jezuito kaj klerulo de la 17-a jarcento, kiu dum la plej longa daŭro de sia vivo instruis en la Collegium Romanum en Romo kaj esploris tie. Kircher publikigis multajn detalajn monografiojn pri vasta gamo de temoj, inter aliaj egiptologio, geologio, medicino, matematiko kaj muzikteorio. Lia verko pri egiptaj hieroglifoj preparis la pli malfruan verkon de Jean-François Champollion.
En la libro Polygraphia nova (1663) li proponis universalan lingvon de la pazigrafia tipo.
La frapfrazo de Kircher estis In uno omnia (en unu ĉio).
Vidu ankaŭ [redakti]
Verkoj en interreto [redakti]
- Multaj verkoj
- China Monumentis (1667)
- Musurgia Universalis (1650) Glasgow University Library (angle)