Avignon
| Avinjono | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||
| Departemento | Vaucluse (prefektejo) |
||
| Arondismento | Avignon (ĉefurbo) | ||
| Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||
| Urbestro | S-ino Marie-Josée Roig 2008-2014 |
||
| Poŝtkodo | 84000 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 84007 | ||
| Retpaĝaro | http://www.mairie-avignon.fr/ | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 89592 (2009) | ||
| Loĝdenso | 1 409 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 43° 57′ N, 4° 48′ O43.9486111111114.8083333333333Koordinatoj: 43° 57′ N, 4° 48′ O | ||
| Alto | De 10 al 122 m | ||
| Areo | 64,78 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
Avignon (aŭ esperante Avinjono, provence Avignoun aŭ Avinhon) estas komunumo en suda Francujo, plej granda urbo kaj prefektejo de la departemento Vaucluse, en Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi situas maldekstre de la Rodano kaj havas 89 592 loĝantojn (2009). En Mezepoko, inter 1309 kaj 1423, ĝi estis rezidejo de ses papoj, kaj pro tio oni ankaŭ nomas ĝin "Urbo de la papoj". La historia parto, kun famaj Papa Palaco kaj Ponto de Avinjono, estas monda heredaĵo de Unesko. Staras mezepoka defenda murego bone konservita. La urbo ankaŭ internacie famas pro ĝies grandega teatra festivalo.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Avignon situas je la trafo de la riveroj Rodano kaj Durance. Ili estas landlimoj kun la departemento Gard maldekstre kaj Bouches-du-Rhône sude.
La urbo troviĝas proksime de Orange (norde), Nîmes (sudokcidente), Arles (sude) kaj Salon-de-Provence (sudoriente). Avignon estas en la regiono de la mediteranea klimato, seka kaj varma. Forta maj malvarma denordokcidenta vento, la mistralo, ofte blovas.
Bildaro[redakti]
Esperanto-movado[redakti]
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 57 voĉdonojn (0,27% de voĉoj) en 2004, kaj 40 voĉdonojn (0,19% de voĉoj) en 2009.
Ĝemelurboj[redakti]
Avinjono ĝemeliĝis kun
Colchester en Britio
Diourbel en Senegalio
Guanajuato en Meksiko
New Haven (Connecticut) en Usono
Sieno en Italio
Tarragona en Hispanio
Tortosa en Hispanio
Wetzlar en Germanio