Katedralo de Reims

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo de Reims*
Monda Heredaĵo

Cathedral Notre-Dame de Reims, France.jpg
Vidaĵo de la katedralo
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, vi
Fonto 601
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Registra historio
Registrado 1991  (15-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Katedralo Nia Sinjorino de Reims (france: Cathédrale Notre-Dame de Reims), estas katedralo de la Romkatolika Eklezio sub la Bonŝanca Virgulino Maria en la urbo Reims, en la departemento Marne, en Francio, nordoriente de la lando, je 160 km de la landa ĉefurbo, Parizo, ĝi estas la sidejo de la diocezo de Reims.

Konstruita en la 13-a jarcento, post la katedraloj de Parizo kaj Chartres, sed antaŭ la katedraloj de Strasburgo, Amiens kaj Beauvais. Ĝi estas unu el la gotikaj konstruaĵoj plej gravaj en Francio, pro la eksterordinara arkitekturo kaj riĉa statuaro.

En 1991, ĝi estis aldonita al la listo de Monda heredaĵo de Unesko.

La katedralo de Reims estis en la Antikva Reĝimo la reĝa konsekrejo de la monarkoj. La lasta reĝo kronita tie estis Karlo la 10-a, la 28-an de majo 1825.

La kvanto de statuoj (2303) estas impresiga kaj ĝi superas ĉiujn aliajn eŭropajn ĉefurbojn. Eĉ la interna fasado estas ornamita de skulptitaj bildoj.