Kastelo de Fontainebleau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eniro de la kastelo de Fontainebleau.

La kastelo de Fontainebleau (franclingve château de Fontainebleau) estas renesancstila kastelo en la franca urbo Fontainebleau, en la franca departemento Seine-et-Marne.

Ekde 1981, la kastelo kaj la parko estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Historio[redakti | redakti fonton]

De Ludoviko la 6-a (Francio) ĝis Napoleono la 3-a (Francio), t.e dum 7 jarcentoj, 39 francaj reĝoj restadis en la kastelo.

De la 16-a jarcento ĝis la 18-a jarcento, ĉiuj francaj reĝoj realigis gravajn laborojn en la kastelo (malkonstruado, rekonstruado, pligrandigo, plibeligo). Tio klarigas la diversaspektan arkitekturon de tiu kastelo kiun ni povas konsideri kiel bela ekzemplo de longperioda konstruado en Francio. Komparu ekzemple, en la sama franca regiono, kun la kastelo de Vaux-le-Vicomte kiu estas ekzemplo de konstruado tre mallongperioda (nur kvin jaroj je la komenco de la regado de Ludoviko la 14-a).

Tiu kastelo estis do ĉiam loĝata de la francaj reĝoj. Filipo la 4-a (Francio) naskiĝis ĉi tie kaj ankaŭ mortis en la kastelo. Katerino de Mediĉo naskis ĉi tie ses de siaj ok infanoj.

Je la komenco, Fontainebleau (kies la nomo venus de Fontajno Bela Akvo) estas nur vilaĝeto kun kapelo kaj ĉas-rendevuo por Ludoviko la 7-a (Francio). La unua mencio de loka kastelo datiĝas de 1137. La kastelo tiuepoke estas masiva, kvadatra fortikaĵo. De tiu epoko, oni konservis nur la ĉefturon en la Ovala Korto.

Ludoviko la 9-a[redakti | redakti fonton]

Tiu unua kastelo estis pligrandigita de Ludoviko la 9-a (Francio) (Sankta Ludoviko 1214-1270). Sankta Ludiviko ofte restadis en tiu kastelo. En 1259, li estigis , tute apud la kastelo, monaĥejo-hospitalon kiun li konfidis al Ordo de Trinitatanoj.[1]

Francisko la 1-a[redakti | redakti fonton]

Francisko la 1-a (1494-1547) decidas anstataŭigi tiun kastelon per nova kastelo renesancstila. Li konservigas nur la ĉefturon. Francisko la 1-a alvokas artistojn italajn, por konstrui kaj dekori la novan kastelon kiu iĝas fakte palaco. Francisko la 1-a venas ĉi tie, ĉefe por ĉasi en la proksima vasta arbaro, eskortita de sia kortego kaj akompanita de sia reĝamatino, la dukino de Etampes, Anna de Pisseleu.

La reĝo volas fari de Fontainebleau centron de arto de la Renesanco : li kolektas artaĵojn, mendas verkojn pri mitologio, venigas antikvaĵojn el Italio. Li ricevas pentraĵojn de la papo kaj venigas muldaĵojn de romanaj statuoj cele fandi bronzaĵojn.

Li komisias Rosso Fiorentino por dekori la kastelon. Tiu lasta realigas la Pavilonon de Pomore, la Pavilonon de Poesles, la Malaltan Galerion (ĉiuj detruitaj) kaj ĉefe la Galerion Francisko la 1-a dum la periodo 1534-1540 (ankoraŭ videbla nuntempe).

Fontainebleau tiuepoke estas famkonata kiel la "Nova Romo" kaj la Skolo de Fontainebleau estas fama en la tuta Okcidenta Eŭropo.

Henriko la 2-a[redakti | redakti fonton]

La Reĝo Henriko la 2-a (Francio) (filo de Francisko la 1-a) kompletigas la kastelon per balejo kaj kapelo ligitaj al la kastelo nivele la Galerio Francisko la 1-a.

Henriko la 4-a[redakti | redakti fonton]

Henriko la 4-a (Francio) (1553-1610) ankaŭ pligrandigas la kastelon per pluraj aloj kaj per la Pordo de la Baptokapelo. Li taŭgaranĝigas la Korton de Servoj. Tiutempe, la kastelo povas ricevi ĉirkaŭ mil personojn. La reĝo ofte venas ĉi-tie por ludi polmoludon en polmoludejo speciale aranĝita.

Ludoviko la 14-a[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la 14-a (Francio) ankaŭ ŝatis veni en tiu kastelo : li konstruigis teatron kaj ĉi tie, la 18-an de oktobro 1685, li subskribis la Edikton de Fontainebleau kiu nuligis la Edikton de Nantes (pro tio nomata fakte Nuligon de Edikto de Nantes) de Henriko la 4-a kaj tiel malpermesis la protestantismon en Francio.

Ludoviko la 15-a[redakti | redakti fonton]

La 5-an de septembre 1725, la Reĝo Ludoviko la 15-a (Francio) edziiĝas en la kastelo kun Marie Leszczynska. Oni devas al li spektaklejon sed tiu ĉambro brulis en 1856.

Franca Revolucio[redakti | redakti fonton]

Dum Franca Revolucio, la palaco estas senmebligita. Ĝi iĝas kazerno kaj poste prizono. En 1798, oni eĉ projektas la tutan malkonstruadon de la kastelo.

Napoleono la 1-a[redakti | redakti fonton]

Imperiestro Napoleono la 1-a sur sia trono pentrita de Ingres

Napoleono la 1-a revivigas la kastelon ekde 1804 : li remebligas ĝin, venigas sian kortegon por kiu li aranĝigas 40 luksajn apartamentojn. Dufoje semajne, okazas spektaklojn operajn aŭ teatrajn. Fontainebleau estas ankaŭ loko de politikaj decidoj kiel montras la Ĉambro de l'Trono kaj la Labor-Biblioteko de l'Imperiestro. Ekzemple, la 29-an de oktobro 1807, Napoleono la 1-a kaj Manuel Godoy, tiam kanceliero de la hispana reĝo Karlo la 4-a subskribas la Traktaton de Fontainebleau kiu permesas la francajn trupojn trairi Hispanion cele invadi Portugalion.

Papo Pio la 7-a estas invitita en la kastelo, de la 25-an de septembro 1804 ĝis la 28-an de septembro, por la kronado de Napoleono la 1-a. Sed la 20-an de junio 1812, li estas ricevita kiel… kaptito. Li restos tie ĉi en kondiĉa restadejo dum 19 monatoj ! Li estas liberigita la 23-an januario 1814 tuj post la Malvenko de Rusio. Nuntempe, la apartamento kie li rezidis nomiĝas "apartamento Pie la 7-a".

Adiaŭ de Napoléon al Imperia Gvardio pentrita de Antoine Alphonse Montfort

En 1814, la 6-an de aprilo, Napoleono la 1-a subskribas la abdikan akton. La 20-an de aprilo, post provo de memmortigo, li prononcas faman parolodon al sia Gvardio en la korto de la Blanka Ĉevalo, ankaŭ nomita de tiam "La Korto de Adiaŭoj". La momento laŭlegende estas tre kortuŝa.

Napoleono la 3-a[redakti | redakti fonton]

Eugenia de Montijo (1826-1920), edzino de Imperiestro Napoleono la 3-a, pasigas siajn vesperojn en la teatreto konstruigita de sia edzo kaj ŝatas ĉefe la ĉina salono en kiu troviĝas la donacojn de ambasadoroj de Siamo (ekde 1939 Tajlando).

Interne la palaco[redakti | redakti fonton]

La galerio[redakti | redakti fonton]

Galerio Francisko la 1-a
La balejo

Ĝi estas ĉ. 60 metroj-longa. Oni devas ĝin al Reĝo Francisko la 1-a kiu konstruigis kaj dekorigis ĝin ; li eĉ tenis mem la ŝlosilon kaj vizitigis ĝin al siaj eminentaj gastoj. La itala Rosso Fiorentino originale dekoris ĝin per pentraĵoj, murpaneloj kaj stukoj. Ĉie oni trovas la monogramon de la reĝo (la litero "F") kaj lian emblemon (la salamandro).

La pentroaĵoj prezentas rakontojn el la grek-romana mitologio kaj iujn alegoriojn pri kiuj ni ne komprenas la sencon. Unu el la pli famaj estas tiu de elefanto (simbolo de forto kaj sagaceco) kiu montras la reĝan monogramon. Alia pentraĵo montras la edikadon de Aŝilo far la centaŭro Ŝirono

La balejo[redakti | redakti fonton]

La surfaco superas 300 m². Origine, tiu ĉambro estas nur galerio kiu rigardas al Ovala Korto. Henriko la 2-a (Francio) transformigis ĝin en granda akceptejo kaj solenecejo cele reĝaj festoj. Dum tiuj festoj, oni primetis la la honortablon ĉe la fajrejo. La manĝo finita, oni demetis la tablon por danci.

La pentraĵoj de la balejo ankaŭ inspiriĝas per grek-romana mitologio&nbsp,; unu montras la epizodon de Pomo de Malkonkordo. Oni travac ankaŭ temojn pri festo (muziko…). La kortego estis invitita al maskobaloj tute neordinaraj : tiel oni povus vidi Reĝojn Francisko la 1-a (Francio) maskovestita en centaŭro !

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ordo de la Sankta-Triniteco fondita en 1198 de Sankta Johanno de Mata kaj Sankta Felikso por reaĉeti la kristanojn malliberigitaj de la Barbarlandanoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]