Manuel Godoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Manuel Godoy k iel venkinto de la Milito de la Oranĝoj, fare de Goya. Real Academia de San Fernando, Madrido.

Manuel Godoy y Álvarez de Faria (Badajoz, 12-a de majo de 1767 - Parizo, 4-a de oktobro de 1851). Estis nobelulo kaj politikisto de Hispanio, favorito kaj ĉefministro de la reĝo Karlo la 4-a inter 1792 kaj 1797, kaj denove de 1801 al 1808. Li estis nomumita dufoje duko kaj Princo de la Paco, kiu estis titolo farita propre por li, pro la negocado de la Paco de Bazelo (1795).

Li estis de familio de hidalgoj, tio estas la plej malalta nobelularo en Hispanio, sed li estis suprenigita spektakle fare de Karlo la 4-a, kiu donacis al li titolojn kaj honorojn, enorman riĉon kaj fidis al li la plej altajn postenojn de la ŝtato, antaŭ la nekapablo de la kortegaj partioj de la komenco de ties reĝado, nome la grafoj de Floridablanca (lasta sekretario de Karlo la 3-a) kaj Aranda.

Estris la registaron de Hispanio dum la eŭropa krizo provokita de la Franca Revolucio kaj de la ambicioj de Napoleono Bonaparte, kiu kulminis per la franca invado de Hispanio en 1808 kaj la Milito de Sendependeco, malmultajn monatojn post la falo de Karolo la 4-a kaj de Godoy mem pro la Ribelo de Aranjuez. Laŭlonge de lia regado, plena de lumoj kaj ombroj, li sukcesis subteni la situacion de Hispanio antaŭ la potenco de Francio kun pragmata ekstera politiko -dum aliaj potencoj kiel Aŭstrio, Prusio aŭ Nederlando estis humiligitaj aŭ aneksitaj-, dum kiu en la interno li klopodis efektivigi kleran reformisman programon kiu generis profundan malakcepton en multaj sociaj grupoj, speciale inter la nobelaro kaj la klero.