Abatejo de Fontenay
| Cistercia abatejo de Fontenay* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | iv | |
| Fonto | 165 | |
| Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | |
| Koordinatoj | 47°38′22.0″N 4°23′20.8″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.639444 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.639444°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1981 (5-a Sesio) | |
| Plie | 2007 | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
La Abatejo de Fontenay estas franca monaĥejo de Marmagne (departemento Côte-d'Or), unu el la plej simbolaj de la cistercia arto. Bernardo de Clairvaux ĝin fondis sendante monaĥojn de sia abatejo de Clairvaux kaj ĝia konstruado, tre bone konservita iĝis modelo dum la ekspansio cistercia en Eŭropo en la postaj jarcentoj.
La abatejo apartenis al la cistercianoj kaj situas en Francio, proksime al la rivero Brenne en la regiono de Burgonjo. Ĝi estis fondita en 1119. La konsekrado de la preĝejo okazis en 1147 de la papo Eŭgeno la 3-a, iama cistercia monaĥo de Clairvaux, en pompa ceremonio al kiu venis dek kardinaloj, ok episkopoj kaj ĉiuj abatoj cisterciaj.
La abatejo konservas la unuajn konstruaĵojn, nur la refrektorio forperdiĝis en la 8-a jarcento kiam ĝi falis. Krom la tipe religiaj konstruaĵoj ĝi ankaŭ konservas kolombejon, panejon, muelejon kaj forĝejon. Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1981.