Sudfranca Kanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda heredaĵo de UNESKO
Sudfranca Kanalo tra Tuluzo

La  Sudfranca Kanalo  (france Canal du Midi) estas franca kanalo, kiu navigebligas de Atlantiko ĝis Mediteraneo, kune kun Apudgarona Kanalo (aŭ flankkanalo ĉe Garono). Ambaŭ ili estas la Kanalo de ambaŭ Maroj . Ĝi estas plilongigita per la kanalo de Rodano de Seto ĝis la Rodano.

Ĉar ĝi unue estis nomita Reĝa Kanalo en Langvedoko, la revoluciuloj ŝanĝis ĝian nomon al « Sudfranca Kanalo », en 1789. Ĝiaj samtempuloj rigardis ĝin kiel la plej grandan konstruaĵon de post la dektria jarcento.

La Kanalo de ambaŭ Maroj estas navigebla vojaro, kiuj ebligis kunigi Mediteraneon kun Atlantiko  :

  • La « Sudfranca kanalo » el Seto ĝis Tuluzo ;
  • Poste la Apudgarona Kanalo, el Tuluzo ĝis Castets-en-Dorthe (Kasto-en-Dorto), urbeto apud Bordozo ;

Post tio, la Garono kaj la estuaro de Ĝirondo ebligas navigi ĝis la Atlantiko.

La tritika komerco kaŭzis ĝian konstruon. Ellaborita de 1666 ĝis 1681 dum reĝado de Ludoviko la 14a kaj ankaŭ antaŭ supera kontrolo de Petropaŭlo Riketo (Pierre-Paul Riquet) la Sudfranca Kanalo estas unu el la plej malnovaj eŭropaj kanaloj daŭre funkciantaj (la kanalo de Briare (1644) estas ĝia prototipo). La ekkonstruado de tiu laboraĵo estas strikte ligita al problemo de riverveturado en modernaj tempoj. La defio akceptita de Riketo estis aldirekti akvon de la Nigra Montaro (la Montagne noire) ĝis la Sojlo de Naŭruzo (Seuil de Naurouze), la plej alta punkto de la vojiro.

La laboristoj kaj loĝantoj de la regiono bezonis 15 jarojn por finfosi tiun 240 km longan kanalon.

Ekde 1996 Unesko (organizo de unuiĝintaj nacioj por edukado sciencoj, kaj kulturo) klasis ĝin en la listo de homara hereda posedaĵo.


Lokalizado kaj profilo de la Kanalo[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Kanalo en suda Francujo

La suda kanalo trapasas tri depart-ementojn : Heraŭtio (Hérault), Aŭdio (Aude) kaj Alt-garonio (Haute Garonne). Ĝi fluas 241 km inter Marseljano (Marseillan) apud Seto, kie ĝi eniras en la Taŭo-basenon (Thau), kaj Tuluzo. Ĝi estas profunda ĉirkaŭ 2 m kaj larĝa ĉirkaŭ 20 m. Tiu kanalo posedas iun interkluzejon dividantan akvon, ĉar unu deklivo direkte iras al Atlantiko kaj alia direkte al Mediteraneo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Forlasitaj projektoj[redakti | redakti fonton]

La fosado de tiu Kanalo estas malnova revo  : Aŭgusto, Nerono, Karolo la Granda, Francisko la 1-a (Francio), Karlo la 9-a (Francio), kaj Henriko la 4-a (Francio) jam revis pri tio. La plej realismaj projektoj estas proponitaj al reĝo en la 16a jarcento. Tiuj ĉi ne estis lanĉitaj pro timo de nemondonaj elspezoj kaj pro konvinko pri homa malebleco fosi tian kanalon.

La projekto de Riketo[redakti | redakti fonton]

En 1660 Riketo trovas solvon de la ĉefa problemo  : alkonduki akvon al divida punkto por provizi la du deklivojn de la kanalo. Tiucele li projektas kapti montarajn akvojn en kolektbaraĵojn kaj aldirekti ilin ĝis Sojlo de Naŭruzo per kanaletoj. Kiam la reĝo Ludoviko la Dekkvara ekscias lian proponon en 1662 li ekvidas oportunon por senigi Hispanion je parto de ĝiaj monrimedojn kaj por stampi sian reĝadon per nepereonta arkitektura verko.

Riketo ricevis neniun teknikan edukadon. Li praktikas eksperimentadon kaj observadon de la tereno tamen lia labormaniero estas scienca. Li konstruas en sia bieno « Bonrepos » maketon de la kanalo kun kluzoj, tuneloj, elverŝoj respektante la deklivojn kaj provizante per akvo la ensemblon. Politika kaj ekonomika kunteksto

Kolberto (Jean-Baptiste Colbert) antaŭvidas, ke tiu projekto favoros ekonomikan eksp-ansion. La kanala konstruaĵo ebligos krei rektan pasejon, kiu evitos la markolon de Ĝibraltaro kontrolita de hispanoj, celante ruinigon de la hispana komerco kaj starigante komercan fluegon tra Langvedoko. La loragezaj (du Lauragais) produktistoj penis eksporti siajn produktojn pro manko de komercaj rimedoj  ; tritikon, silkon, vinon, drapojn, kaj salon. Dank' al kanalo ili pli facile disvendos en diversajn regionojn.

Financado de la projekto[redakti | redakti fonton]

En Oktobro 1666 Kolberto permesas laborkomencon pere de reĝa edikto. Li ricevas helpon de Klervilo (Clerville) inĝeniero pri fortikaĵoj. La ŝtataj financoj ne estas bonstataj do Riketo proponas parte financi laborojn per siaj propraj monrimedoj kontraŭ rajto de kanal-proprieto kaj -ekspluatado. Komence la buĝeto estis je 6 milionoj da tiamaj pundoj tamen finfine la tuto de la laboroj kostas 17-18 milionoj  : 40% de tiu monsumo antaŭpagita de la reĝo, 40% de la provinco kaj 20% de Riketo mem.

Realigado de la kanalo[redakti | redakti fonton]

La unua parto de la laboroj komenciĝas la 1an de Januaro 1667  : konstruado de la ebenaĵa kanaleto. -15 Aprilo1667 metado de la unua ŝtono de la lago San-Fereolo (Saint Ferreol) -Novembro 1667 metado de la unua ŝtono de la Garona kluzo en Tuluzo, do de la kanalo; -Dum vintro1671-1672 unua ŝip- cirkulado inter Sojlo de Naŭruzo kaj Tuluzo; -1673 fino de la unua parto Tuluzo-Trebo (Trèbes); Ekde 1671 komenciĝas la dua entrepreno por interkomunikigi Trebon kun Mediteraneo kaj por konstrui la havenon de la urbeto Seto (Cette en tiu epoko). - Konstruado de triporda ronda kluzo en Agdo , kiu ebligas eniri en riveron Heraŭto (Hérault) kaj en la Taŭo-basenon.. - Konstruado de 8 sinsekvaj kluzoj en Fonserano (Fonséranes) ĝis la rivero Orbo. En 1680 Riketo forpasas kaj la reĝa inĝeniero Lafojlo (La Feuille) daŭrigas la aferon.

En 1681 fino de la kanal-laboroj en Beziero.

Oficiale la sudfranca kanalo estas malfermita al navigado la 15an de Majo 1682 kaj al trafiko en Majo 1683.

Konkurenco de fervojo[redakti | redakti fonton]

Strange, la kanalo ne vere plenumas sian taskon. La ekonomikaj kaj politikaj cirkonstancoj, la streĉiteco de la hispana milito (1936-1939) malebligas la esperitan ekonomikan kreskon. Post ducentjara ekspluatado  , la kanalo komencas suferi pro konkurenco fare de fervoja kaj ŝosea veturado. Ĝi atingas sian apogeon meze de la 19a jarcento.

En 1858, Napoleono la Tria elirigas dekreton, kiu koncesias la kanalon por kvardek jaroj al la kompanio de la Sudfranca fervojo posedanta la linion Bordozo-Narbono. Tiu dekreto pli grave malaltigas la cirkuladon de barĝoj sur la kanalo. Fakte, la kompanio favoras la fervojon pli taksante la kanalan komercan veturadon. La Sudfranca kanalo fariĝas la plej multekosta rivera vojo en Francio. Krome, fervojo ekestas pli regula kaj rapida ol la rivera, des pli, ke la Sudfrancan kanalon malavantiĝigas limigita tonelaro. La Sudfranca kanalo antaŭ la Tuluza stacidomo Matabio (Matabiau) (inaŭgurita en 1866) tiam estis tre ekspansiiĝanta.

Antaŭ 1859 la kanalo funkcias sola, sed poste en la suda parto de Francio ekestas fervojoj, kies konkurencon klare pruvas la duoniĝo de varveturado inter 1859 kaj 1879. Poste, tiu veturado senĉese pli kaj pli etiĝas. Male, la fervoja linio Bordozo-Seto jam atingas 200 milionojn da tunoj-kilometroj ekde 1860.

En 1898, la kanalon ekadministras la Ŝtato, kiu per sinsekvaj investaĵoj klopodas daŭrigi ĝian konkurenckapablon. La Ŝtato forigas taksojn kaj vojimpostojn, tiel relanĉante kanalveturadon, kiu atingos 80 milionojn da tunoj-kilometroj en 1909.

Laboristaj kaj socialaj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Dum 15 jaroj proksimume 12000 laboristoj estas dungitaj por la kanala realigado  : viroj kaj virinoj inter 20-30 jaraĝaj, kiuj formas grupojn estratajn de iu ĝenerala kontrolisto. La tuta laboro estas efektivigita mane. Por fosi la kanalon la laboristoj uzas ŝovelilojn, pioĉojn, plugpioĉojn. Ili mem devas prizorgi sian ilaron  ; korbetoj kaj brankardoj servas por transportado de la materialo.

La laboristaro konsistas el kamparaj kaj fabrikaj laboristoj  ; kelkfoje Riketo dungas soldatojn. La financaj kaj socialaj kondiĉoj de tiuj laboristoj estas tre favoraj kaj nekutimaj rilate al tiu epoko  : Salajrmonatigo por fideligi ilin, atribuado de malmultekostaj loĝejoj, dimanĉoj kaj festtagoj laborpagitaj, ripoztagoj pro malsano. Komence la salajro estis duoble de terkulturista salajro sed ĝi malaltiĝas post malkontenteco de agrikulturaj proprietuloj.

Pliaj laboraĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1686 Vaŭbano (Vauban) post kontrolo de la Kanalo taksas ĝin kadukstate. Li ordonas al Niketo aldoni novajn vorkojn  :

truadon de tunelo (Cammazes) por plilongigi la kanaleton de la Montaro
plifortigon de la baraĵo de San-Fereolo por kontraŭstari sabloplenigon kaj ŝveligon de la kanalakvoj, faritajn de flualtiĝo de riveretoj, kiuj alfluas en la Kanalon.
labormasonaĵojn por apartigi la diversajn riveretojn kaj pliajn elverŝejojn
konstruadon de akvedukoj kaj ponto-kanaloj.

Tiu vorkoserio daŭras ĝis 1694. Tamen la Sudfranca Kanalo ankoraŭ havas mankojn : Ĝi ne trafas Karkasunon nek Narbonon, nek Rodanon kaj por atingi Bordozon oni estis devigata barĝi sur Garono kies variaj kaj fortegaj fluokvantoj ne estas tre favoraj.

en 1776, Narbono estas kunigita pere de la Narbona Kanalo,
en 1808 finiĝas la kunligo inter la Taŭo-baseno kaj Rodano
en 1810 devojigo de la kanalo ebligas trafi Karkasunon
en 1856 Bordozo trafeblas pere de la flankkanalo ĉe Garono.

Ĉiuj tiuj vorkoj konsistigas la finfaron de la kunligo inter Atlantiko kaj Mediteraneo, pri kio revis Riketo.


Nuna turisma funkcio[redakti | redakti fonton]

La komerca navigado sur la kanalo ĉesis en 1970, ĝi nun utilas nur kiel longa kaj belega akvovojo por plezurŝipoj. Ĝi posedas 63 kluzojn (33 el ili ankoraŭ funkcias mane, la aliaj maŝine) kaj multnombrajn pontojn, akvoduktojn, kapeletojn, ripozlokojn, kiuj parte konservis sian originan arkitekturon el la 17-a jarcento.

La kanalo nun estas la plej bona rimedo por malkovri la departementon Aude, ĝian diversecon kaj riĉecon laŭlonge de la tricentjaraj arboj. De la flavaj ebenaĵoj de Lauragais-regiono ĝis la mediteranea marbordo, la navigado estas mirinde facila! Vi troviĝos for de la streso kaj de la trafikŝtopadoj! Laŭ la irvojo akva, ŝiphaltejoj aparte aranĝitaj permesos al vi malkovri la vilaĝojn, monumentojn, vinkelojn kaj restoraciojn. La haŭlovojo vin ebligos ankaŭ ekskursi, bicikli au ludi "pétanque-on" (globludi).

Urboj apud la kanalo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]