Cavaillon
| Cavaillon | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||
| Departemento | Vaucluse | ||
| Arondismento | Apt | ||
| Kantono | Cavaillon (ĉefurbo) | ||
| Urbestro | S-ro Maurice Giro 2001-2008 |
||
| Poŝtkodo | 84300 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 84035 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 24563 (1999) | ||
| Loĝdenso | 534,4 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 43° 50′ N, 5° 2′ O43.8366666666675.0372222222222Koordinatoj: 43° 50′ N, 5° 2′ O | ||
| Alto | De 49 al 200 m | ||
| Areo | 45,96 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
Cavaillon (okcitanlingve Cavalhon) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Vaucluse kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi havas proksimume 25.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cavaillonnais.
Cavaillon estas la tradicia « ĉefurbo » de la samnoma melono, kvankam plejmulto el la melonoj estas hodiaŭ produktitaj ekster tiu malgranda urbo.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Cavaillon situas en la valo de la rivero Durance, je la bazo de la monteto Saint-Jacques kaj proksime al la montĉeno Alpilles sudokcidente.
Historio [redakti]
La nomo de Cavaillon devenas de la tribo de la Kavaroj (franclingve Cavares), kiu enloĝiĝis sur la monteto Saint-Jacques ekde prahistorio.
Je la romia periodo, la urbo situis ĉe la Via Domitia, kaj do forte disvolviĝis.
Antaŭ la franca revolucio kaj la anekso de la papaj ŝtatoj fare de Francio, Cavaillon estis unu el la kvar urboj (kune kun Carpentras, Avignon kaj L'Isle-sur-la-Sorgue) kun unu « carrière » (tio estas kvartalo rezervita fare de la Papo por la Judoj, kaj ŝlosita nokte).
Vidindaĵoj [redakti]
Cavaillon estas arkeologie riĉa : ĝi entenas la enirejon de malnova romia termobanejo, kies arkoj estas hodiaŭ videblaj sur la ĉefplaco de la urbo.
En Cavaillon stariĝas cetere rimarkinda malnova katedralo, kaj sinagogo de la 18-a jarcento. Ekzistas kolora kaj vivema vendoplaco.
Lokaj famuloj [redakti]
- Castil-Blaze, komponisto naskiĝinta en Cavaillon en 1784.
- Joseph d'Ortigue, muzikhistoriisto, naskiĝinta en Cavaillon en 1802.
- Pierre Salinger, usona ĵurnalisto, mortis en Cavaillon en 2004.