Provenca lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Provenca
Provençau
Parolata en Okcitanio (Francio, Hispanio, Italio kaj Monako)
Denaskaj parolantoj 362.000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 o
Specimeno
Totei leis umans naisson liures. Son egaus per la dignitat e lei drechs. An totei una rason e una consciéncia. Se devon tenir frairenaus leis uns amb leis autres.
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
Okcitanio

Provenca lingvo estas ĉu la mezepoka formo de la moderna okcitana lingvo (ISO 639: oci) ĉu la moderna dialekto de la okcitana, parolata en la regiono Provenco (sudorienta Francio). Estas pluraj dialektoj en la okcitana: gascon, lengadocian, lemosin, auvernhat, vivaro-alpin kaj provençal. Ili ĉiuj formas partojn de la moderna okcitana lingvo. Mezepoke oni ofte parolis pri la provenca kiel komuna nomo de la lingvo uzata de la trobadoroj. Fakte la plejparto el ili devenis el aliaj regionoj ol Provence: LangvedokoLimousin.

La vorto "okcitana" ne ekzistis por nomi tiun grandan kulturan lingvon. Ĉiuokaze dum mezepoko la okcitana lingvo ankoraŭ ne disdialektiĝis, ĉar ekzistis forta skribtradicio kiu permesis teni la lingvon en komuna kadro. Post la malapero de la okcitana kiel oficiala administra lingvo (16a jarcento) komenciĝis la disdialektiĝo pro manko da komunaj referencoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]