Hieroglifoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hieroglifoj estas bildaj simboloj, kiujn uzis por skribi la antikvaj egiptoj. Hieroglifoj fariĝis legeblaj en la nuntempo danke al Thomas Young kaj al Jean-François Champollion kiuj deĉifris ilin helpe ĉefe de la Rozeta ŝtono.

teksto el ptolemea tempo je la templo Kom Ombo

La doktoro Thomas Young estis la unua kiu ekis sciencan deĉifradon kaj la komprenon de la hieroglifoj. Li sciis pri la ŝtono el Rozeta ekde la jaro 1814, danke al sia amiko Sir W. E. Rouse Boughton kiu enviis al Young egiptan papiron trovita en sarkofago el Tebas.

La vorton hieroglifo formas la grekaj radikoj hieros ιερος (sankta) kaj gluphein γλυφειν (gravuri). La grekoj tiel nomis la egiptan skribon kiun ili renkontis gravurita sur la muroj de monumentoj (steleoj, temploj kaj tomboj).

La egiptoj komencis uzi hieroglifojn antaŭ ses mil jaroj. La plej malnova hieroglifa surskribo estis datita je 4240 a.K, t.e. la unua ekapero de hieroglifoj trovitas antaŭ ol en Sumero la kojnoskribo estis disvolviĝinta), kaj uzis ilin seninterrompe ĝis ĉirkau -100, t.e. ĝis proksime la fino de la rego de la Ptolomeoj, fakte la plejlasta hieroglifa surskribo montras daton de la 24-a de aŭgusto 394 sur la Izis-a templo de Philae. Pli simpla formo, la Hieratika skribo poste eĉ pli simpla, la Demotika skribo (el greka demos=popolo) en epoko de la 26-a dinastio (664-525 a.K.) iĝis ĉefa. Finfine dum epoko de la helanaj reĝoj Ptolemoj la greka lingvo definitive anstataŭis ambaŭ skribojn hieroglifaj kaj demotikaj.

Laŭ kelkaj la hieroglifa skribo ne estas inventita en Egiptio; laŭ ili amasigitaj pruvoj indikas, ke ĝi estis alportita tien de invadantoj, kiuj venis el nordorienta aŭ meza Azio. Tiuj hejmiĝis en la nila valo ie inter Memfiso norde kaj Tebo sude, kaj grade establis sian civilizon kaj religion en tiu nova hejmo. Iom post iom ilia skribo etendiĝis norden kaj suden, ĝis la hieroglifoj uziĝis - almenaŭ por ŝtataj aferoj - de la mediteranea bordo ĝis la plej suda parto de la Insulo Meroë, pli ol 3000 kilometrojn for.

Rimarkinda apartaĵo de la hieroglifoj estas la tre malgranda ŝanĝo de formo dum la jarmiloj, sendube kaŭze de la materialo, sur kiu ili estis skribataj, kaj parte pro konservemo naskita de religiaj konvinkoj. Kontraste, la babiloniaj kaj ĉinaj bildsimboloj draste ŝanĝiĝis tiel frue (kelkajn jarojn a.K.), ke iliaj originaj bildaj formoj perdiĝis.

Ĉiu hieroglifo estas bildo de natura aĵo, besto aŭ homo, kaj uziĝis en multaj diversaj manieroj. En la plej simpla uzo hieroglifoj uziĝis kiel efektivaj bildoj (leporo, aglo, skarabo). Sed hieroglifoj ankaŭ povis reprezenti ideojn. Ekzemple muro falanta flanken signifis "fali". Salonego por rekontiĝoj de saĝuloj signifis "konsilio". Hakilo reprezentis la ideon de dio. Muzikilo reprezentis la ideon de ĝojo, plezuro. En tiaj okazoj oni parolas pri ideogramoj. Poste oni komencis uzi hieroglifojn ankaŭ kun sona valoro. Vidu sube la vorton PTOLMIIS

Ekzemplo pri hieroglifoj[redakti | redakti fonton]

http://fr.wikipedia.org/upload/7/75/Ptolemee2.png

La signoj en tiu kartuŝo legiĝis jene:

p
t
wA l
M
i i s
P
T
O L
M
I I S

Tio estas Ptolmiis, la nomo de la reĝo Ptolemeo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Los lenguajes perdidos. P.E.Cleator. Ediciones Orbis, S.A. 1.986

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]