Rozeta ŝtono

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rosetta Stone.jpg

La Rozeta ŝtono estas granita ŝtonplato malkovrita en Raŝido (arabe Raŝid, france Rosette), Egiptio, kiu mezuras 114 x 72 cm kaj portas inskribojn de la sama teksto en tri skriboj (egiptalingve per hieroglifoj kaj egipta demotika skribo kaj helenlingve per greka skribo) (de supre suben). Ĝi estas el lagida (t.e. helenisma Egiptio) epoko.

Ĉar la greka estis konata la ŝtono ofertis ŝlosilon por atingi la komprenon de la hieroglifoj. Pri tio sukcesis kiel unua Jean-Francois Champollion en la jaro 1822 kaj tiel ekkonigis al la moderna mondo la egiptan civilizon, post kiam Thomas Young jam faris la unuajn decidajn paŝojn al la deĉifrado

"Rozeta ŝtono" estas tial metaforo por ponto-ilo inter malsamaj komuniksistemoj.

En la urbo Figeac troviĝas sur placeto (Place des écritures, "Placo de la la skriboj") estas giganta reprodukto de la Rozeta ŝtono verkita de Joseph Kosuth.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  http://www.ancientegypt.co.uk/writing/rosetta.html
Ekstera ligilo  http://pw1.netcom.com/~qkstart/rosetta.html
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj