Joseph Kosuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Kosuth
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1945 (1945-01-31) (79-jaraĝa)
en Toledo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Infano Noëma Kosuth
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • ilustristofotistoskulptisto • konceptartisto • artoteoriisto
vdr

Joseph Kosuth (Toledo-Ohio, la 31-an de januaro 1945) estas usona artisto, filo de usona patrino kaj hungara patro (parenco de Lajos Kossuth, fama pro rolo en la Hungara Revolucio de 1848).

Elstara reprezentanto de konceptarto, Kosuth i.a. kreis gigantan kopion de Rozeta Ŝtono en la franca Figeac, naskurbo de Jean-François Champollion. Kuŝanta interne de mezepoka arĥitektura ensemblo, la kopio estas 14 metrojn x 7 metrojn longa, skulptita en nigra granito el Zimbabvo kaj inaŭgurita en aprilo 1991. Por admiri ĝin, oni rigardas de pendĝardeno en la muzeo. La traduko en la franca de la skribaĵoj estas registrita sur vitra panelo.

La giganta kopio de Rozeta ŝtono en Place des écritures (Placo de la Skribaĵoj), Figeac (Francio)