Koraluloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Profundakvaj koraluloj utilas kiel habitato por fiŝoj kiaj la alfonsino.

Koraluloj (Anthozoa) estas klaso de maraj senvertebruloj kiuj inkludas maranemonojn, ŝtonajn koralulojn, mildajn koralulojn kaj gorgonianojn. Plenkreskaj anthozoa-anoj estas preskaŭ ĉiuj ligitaj al la marfundo, dum ties larvoj povas disiĝi kiel parto de la planktono. La baza unuo de la plenkreskulo estas la polipo; tio konsistas el cilindra kolono kun disko en la pinto kun centra buŝo ĉirkaŭita de tentakloj. Maranemonoj estas ĉefe solemaj, sed la majoritato de koraluloj estas koloniaj, formitaj de la komenciĝintaj novaj polipoj el origina, fonda individuo. Kolonioj estas plifortigitaj pere de kalcia karbonato kaj de aliaj materialoj kaj montras variajn amasajn, platecajn, arbustecajn aŭ foliajn formojn.

Taksonoj[redakti | redakti fonton]

  • Klaso Koraluloj (Anthozoa)
    • Subklaso Okkoraluloj (Octocorallia)
    • Subklaso Seskoraluloj (Hexacorallia)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]