Kalcia karbonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kalcia karbonatoKalcikarbonato estas kemia kunmetaĵo kun la formulo CaCO3. Ĝi estas ofta substanco troviĝanta en ŝtonoj en ĉiuj mondopartoj, kaj estas ĉefkomponento de ŝeloj de maraj organismoj, helikoj, perloj, kaj ovoŝeloj. Kalcikarbonato estas la ĉefa ingredienco en agrikultura kalko, kaj estas kutime la ĉefkialo de akvohardeco. Ĝi estas ofte utiligita medikamente kiel aldono de kalcio aŭ kiel kontraŭacidaĵo, sed troa konsumo povas esti danĝera.