Akvohardeco
El Vikipedio
Kalkŝtono sur krano montras hardecon de la akvo.
Akvohardeco estas nocio en la aplikita kemio, kiu montras kvantograndecon de kalcio- kaj magneziojonoj. Tiuj jonoj povas formi nesolveblajn kemiaĵojn kiel kalko kaj t.n. kalkan sapon. Laŭ kvanto de la jonoj, ekzistas diversaj sistemoj (laŭ landoj) por difini la akvohardecon.
Ĝenerale:
- Mola akvo estas favora por lavado, akvumado. Mola akvo estiĝas en regionoj kun rokaĵoj kiel granito, bazalto kaj ardezo (duraj ŝtonaĵoj). Ankaŭ la pluvakvo estas mola.
- Malmola akvo (dura) kaŭzas kalkiĝon de ĉedomaj elektraj instalaĵoj, altigas akvokonsumon kaj influas guston de trinkaĵoj. Malmola akvo aperas enregionoj, kun , in denen sabloŝtono kaj kalkŝtono(molaj rokaĵoj, el kiuj akvo facile ellavas jonojn).