Krano
El Vikipedio
Gutanta akvokrano (animacio)
Krano estas aparato adaptita ĉe tubo, kiu permesas regi la fluadon de fluaĵo aŭ gaso en ĉi-tiu tubo, aŭ per manmanovrebla radeto, aŭ per elektra motoro.
Domaj kranoj [redakti]
Plej uzataj kranoj estas la domaj akvokranoj. Ili aperis je la komenco de la 20-a jarcento kun la disdonado de akvo. Unue estis nur krano por malvarma akvo en la kuirejo, fermita per ŝraubo manovrata per X-forma turnilo.
Kiam aperis la varma akvo, oni distingigis la kranojn per ruĝa rondeto sur la varmakkvaj kaj blua rondeto sur la malvarmakvaj.
-
moderna lavujo kun kranoj por akvo varma kaj malvarma.