Bestoscienco
El Vikipedio
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Zoologio |
Bestoscienco (aŭ zoologio el la grekaj ζῷον, besto, kaj λόγος, parolado) estas la fako de vivscienco, kiu temas pri bestoj, ilia vivo, strukturo, kaj kresko.
Bestosciencistoj (zoologiistoj) okupiĝas pri diversaj fakoj, inter aliaj:
- la klasifiko de bestaj specioj
- la studo de la evoluo de bestaj specioj
- paleontologio de bestoj
- etologio, studo de la konduto de bestoj
- morfologio, studo de la ekstera strukturo de bestaj korpoj
- anatomio, studo de internaj organoj de bestoj
- ekologio de bestoj, studanta la rilato de bestoj kun sia medio