Iktiologio
El Vikipedio
(Alidirektita el Iĥtiologio)
Fiŝoj montras tre diversajn formojn kaj grandojn. Tiu estas Algeca hipokampo, proksima parenco de la Hipokampoj. Ties foliecaj membroj permesas ilin ĉeesti kun la flosantaj algoj.
Iktiologio (el Antikva greka: ἰχθύς, iĥzus, "fiŝo"; kaj λόγος, logos, "studo") estas la branĉo de zoologio dediĉita al studo de fiŝo. Tio inkludas skeletajn fiŝojn (Osteichthyes), kartilagajn fiŝojn (Chondrichthyes), kaj senmakzelajn fiŝojn (Agnatha). Dum majoritato de specioj jam estis probable malkovritaj kaj priskribitaj, ĉirkaŭ 250 novaj specioj estas oficiale priskribataj al la scienco ĉiujare. Laŭ FishBase, 31,500 specioj de fiŝoj estis priskribataj ĝis januaro de 2010.[1] Estas pli da fiŝospecioj ol la kombinata totalo de ĉiuj aliaj vertebruloj: mamuloj, amfibioj, reptilioj kaj birdoj.
Notoj [redakti]
- ↑ FishBase: April 2009 Update. Konsultita la 10an de aprilo 2010.
Referencoj [redakti]
- Carl E. Bond, Biology of Fishes (Saunders, 1996) ISBN 0-03-070342-5
- Joseph S. Nelson, Fishes of the World (Wiley, 2006) ISBN 0-471-25031-7
- Michael Barton, Bond's Biology of Fishes. Third Edition (Julet, 2007) ISBN 0-12-079875-1