Entomologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Insektoscienco (aŭ entomologio el la grekaj entomos, insekto kaj logos, scienco) estas fako de bestoscienco kiu studas la insektoj.

Historio de la insektoscienco[redakti | redakti fonton]

La insektoscienco enradikiĝas en preskaŭ ĉiu kulturo ĉiutempaj ekde prahistoriaj tempoj, ĉefe je la apero de la agrikulturo (plagoj, bredado de abeloj), sed la scienca studo komencis ĵuse en la 16-a jarcento. La listo de insektistoj tra la tuta historio estas enorma kaj inkludas nomojn kiel Charles Darwin, Vladimir Nabokov, Karl von Frisch ( Nobel-premio en 1973), kaj multaj aliajn.

Kiel fondinto de moderna insektoscienco estas konsiderata Anna Maria Sibylla Merian. Populara bildo de la klasika insektisto estas saĝulo kun papilikaptilo kaj mallonga pantalono.

Sciencisto, kiu studas entomologion, estas entomologo.

Objekto de la fako[redakti | redakti fonton]

Granda kolekto de koleopteroj

El ĉirkaŭ 1,3 milionoj de priskribitaj vivantaj specioj, la insektoj estas pli da du trionoj el ĉiuj konataj organismoj[1] kaj, krome ili havas longan fosilian historion, ĉar ties apero okazis je la Devonio, antaŭ ĉirkaŭ 400 milionoj da jaroj. Ili havis multajn formojn de interagado kun homoj kaj kun aliaj vivformoj sur la tero; pro tio la insektoscienco konsistigas tre gravan fakon ene de la bestoscienco. La insektoscienco inkludas ofte la studon de aliaj artropodoj kiel araneoidoj, krustuloj kaj miriapodoj, kvankam tiu ampleksigo estas teknike malĝusta.

Aplikita aŭ ekonomika insektoscienco[redakti | redakti fonton]

La aplikita insektoscienco estas la pristudo de la insektoj interesaj por la homa estaĵo, ĉu pro la produktoj el ili havigitaj, ĉu pro la efiko kiu okazigas ĉe la homaj havaĵoj. Estas ĉefe gravaj la jenaj insektoj:

Jura insektoscienco[redakti | redakti fonton]

La jura insektoscienco baziĝas sur la ekologia sinsekvo de la artropodoj kiuj instaliĝas en kadavro por certigi la precizajn daton kaj eĉ la horon de iu morto. Ĝi estas ĉefe utila ĉe kadavroj oldaj je tagoj, semajnoj aŭ monatoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chapman, A. D.. (2006). Numbers of living species in Australia and the World, 60pp. ISBN 978-0-642-56850-2. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Entomologiaj socioj hispanlingvaj[redakti | redakti fonton]

Alfabete (en la hispana) laŭ landoj: