Tipo (biologio)
El Vikipedio
En biologio, tipo estas tio kio ligas nomon kun taksono. Laŭ la nomenklatura kodo uzata por identigi iun estaĵon, la tipo povas esti specimeno, ilustraĵo, priskribo, aŭ taksono. La uzado de la termino tipo iom komplikiĝas per la iom diferenca uzado en botaniko kaj zoologio.

