Fedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fedro, 1880, Alexandre Cabanel (1823-1889)

Fedro (helene Φαίδρα, latine Phaedra) estis en la helena mitologio filino de la kreta reĝo Minoo kaj de lia edzino Pazifao.

Ŝi havis kvar fratojn - Deŭkalionon, Glaŭkon, Androgeon kaj Katreon - kaj pli aĝan fratinon Ariadnon.

Filo de la atena reĝo Egeo Tezeo mortigis Minotaŭron helpe de Fedra fratino Ariadno. Sed tiun Tezeo forlasis kaj post vico da aventuroj li fariĝis atena reĝo. Post kiam mortis lia edzino Antiopo, li edziĝis duafoje — al Fedro. Ili havis ĉiujn dispoziciojn por la feliĉa geedzeco.

Sed Fedro enamiĝis al la Tezea filo el la unua edzeco — Hipolito. La okazaĵo havas kelkajn versiojn. Unu el ili diras, ke Fedro kontraŭstaris la amon kaj mortigis sin por savi honoron sian kaj de sia edzo. Laŭ la alia versio Fedro mem persvadis Hipoliton, sed pro lia rifuzo ŝi ofendiĝis kaj venĝe kulpigis lin pro sekstentado. Tezeo petis dion Pozidonon, ke li Hipoliton pereigu. Pozidono sendis monstron, kiu panikigis ĉevalojn kaj ili Hipoliton mortarĉumis. Kiam aperiĝis la vero, Fedro memmortigis sin.

Reflekso en arto[redakti | redakti fonton]

Generacioj de artistoj disputis, ĉu Flandro estis delogistino aŭ senkulpa ofero. Ŝian historieton prilaboris:

Pentroarto[redakti | redakti fonton]

  • Pierre-Narcisse Guérin: Fedro kaj Hipolito, 1815, Museo Luvro
  • Alexandre Cabanel: Fedro, 1880, Museo Fabre

Dramoj[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Faidra en la ĉeĥa Vikipedio.