Raketo (fajraĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri fajraĵo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon raketo.

Raketo estas artefarita fajraĵo, kiun oni pafas vertikale en aeron kaj kiu eksplodas elĵetante multajn brilajn fajrerojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri naskiĝloko de la raketoj estis diversaj opinioj dum longa tempo. Iuj diris, ke raketoj naskiĝis en Hindio, kaj aliaj asertis, ke ili naskiĝis en la Okcidento. Kun ĉiam pli profunda esplorado pri la historiaj materialoj diverslandaj fakuloj venis al la konkludo, ke Ĉinio estas ilia naskiĝloko. Jam en la antikveco Ĉinaj prapatroj estis multe interesataj de la mistera kosmo. Ili teksis sennombrajn belajn mitojn. En la mitoj la herooj, kiel la dio de la ĉielo, rajdas sur nubo kaj nebulo, veturas per fajraj radoj aŭ siaj propraj flugiloj por postkuri venton, flugi al la suno kaj luno kaj veturi en la spaco. Tiuj revoj elvolvis la sagon de la homoj de generacio al generacio. Ili pripensis diversajn rimedojn kaj kreis malsamajn instrumentojn por realigi sian revon.

Antaŭ 2 000 jaroj en ĉinaj libroj estis noto pri raketo, t.e. sago por estigi fajron uzatan en milito. Ĝi estis farita tre simple: Oni gluis grason, sulfuron aŭ aliajn facile bruligeblajn substancojn al stangeto de sago kun la celo ataki malamikojn per fajro. Tia fajra sago lanĉita per pafarko estas diferenca de la moderna raketo, kiu lanĉiĝas per reakcia forto.

Antikvaj ĉinoj inventis alĥemion por gangi metalojn en eliksiron. Anstataŭ trovi eliksiron por senfine daŭrigi la vivon, ili trovis metodon fari pulvon. Ĉia forto estas multe pli granda ol tiu de graso kaj sulfuro en la atako, tial en la jaro 904 oni komencis uzi ĝin en milito.

lom post iom oni rimarkis, ke dum sia brulado la pulvo estigas reakcion, kiu povas puŝi objektojn. Surbaze de tiu teorio oni faris fajraĵojn, kiuj povas flugi, kuni kaj rotacii. Tiaj fajraĵoj, kiuj povas ŝprucigi diverskolorajn fajrerojn, ne nur estas amuzaĵoj de la popolanoj, sed ankaŭ ŝatataj de la kortego. Foje imperiestro de la Suda Song-dinastio Zhao Yun (Ĝaŭ Jun) (1225-1264 sur trono) faris bankedon por sia patrino. Por gin amuzi oni bruligis fajrajon "tera muso". Post ekbrulo gi kuris senorde en la palaco kaj ruligis sub la tronon de la imperiestra patrino. Kaj ŝi paliĝis de teruro kaj foriris kun kolero...

Fakte, antaŭ tio, en la lastaj jaroj de la Norda Song-dinastio (960-1127) la "tondra obuso", inventita de la tiamaj teknikistoj, jam estis pafita pere de la reakcio de la raketo. Tiu armilo kun fera ŝelo estis ekstreme forta en la eksplodo. Foje en batalo de la armeo de Song-dinastio kontraŭ nordaj invadantoj, la soldatoj de la armeo pafis "tondrajn obusojn", kiuj falis de la ĉielo en la akvon kaj ŝipojn. Ĉiu eksplodo estigis incendion. Pro tio la malamikoj tute kolapsiĝis kaj forkuris panike.

Fiaskinte, la malamikoj reordigis siajn trupojn kaj direktis sian lanĉopinton al la armeo de Song-dinastio, sed ĉi-foje ili atakis surmare. La armeo de Songdinastio, bone preparita, denove lanĉis raketojn, kies fajreroj plagis la arĉon de centoj da kilometroj kaj cindrigis centojn da malamikaj ŝipoj. Laŭ priskribo de la supre diritaj historiaj materialoj ĉinaj kaj alilandaj fakuloj opiniis, ke la armiloj "tondra obuso" kaj raketo kun antipuŝa ekipaĵo, uzitaj en la du bataloj, estas unuafoje enskribitaj en la historion kaj rigardataj kiel la plej fruaj raketoj en la mondo. Estas menciinde, ke tiujn batalojn propraokule vidis arabaj maristoj. Ili estis forte mirigitaj, ĉar en iliaj landoj oni neniam vidis tian armilon kaj oni batalis daŭre per glavoj, lanĉoj kaj pafarkoj.

Danke al invento de pulvo oni forlasis tradiciajn lanĉilojn - pafarkojn. Kvankam la tiamaj raketoj estis tre simplaj, tamen ilia forto estis alte taksata de la militaj strategiistoj. Poste iuj landoj ekhavis raketan trupon kaj raketajn fakulojn kaj sekve de tio multe riCiĝis la formoj kaj specoj de raketoj. Aperis ne nur solŝtupaj, sed ankaŭ kunligitaj kaj plurŝtupaj raketoj, kiuj povis flugi tien kaj reen kaj esti uzataj ripetfoje. En la 14-a jc oni inventis novan raketon uzatan kaj tere kaj akve. Ĝi estas farita el 4 kunligitaj bambuaj tuboj, ĉiu 1.6 m longa. En la tuboj estis kaŝitaj pluraj malgrandaj raketoj. Kiam la 4 bambuaj tuboj estis bruligitaj, ili leviĝis supren de akvo. Kiam la tuboj forbrulis, la kaŝitaj malgrandaj raketoj elsaltis kaj pafiĝis foren je pli ol unu kilometro. Tiamaniere oni multe pliigis la pafdistancon. Tia stafeta raketo tre similas al la nuna du-ŝtupa raketo en la teorio.

Ĉinaj raketoj ekpopularigis en la mondo en la 13-a jc. Tiam la mongolaj militistoj akiris ĉinajn pulvon, pulvofarejon kaj metíistojn en suden-ekspedício kaj post nelonge ili enkondukis tiun teknikon en Hindion dum sia okcidenten-militiro. En 1248 anglo akiris ĉinan petardon. En 1377 ĉino Li Yuanying instruis teknikon pri raket-farado en Koreio. En 1399 en germana eldonajo vidiĝis bildo de ĉina raketo "Dia fajro kun fluga korvo". En 1621 aperis en Japanio ĉina plena verko de raketo-farado "Wu Bei Zhi"... Krom tio oni trovis ankaŭ, ke parolante pri pulvo kaj municio, la okcidentanoj ĉiam asociis ilin kun ĉinio, ekz. ili nomis salpetron, materialon por fari pulvon, "ĉina neĝo", petardon "ĉina floro" kaj raketon "ĉina sago".

La ĉina tekniko pri raketofarado farigis komuna riĉaĵo de la tuta homaro. Ĝi disvolviĝis plue en la Okcidento. Poste ĝi senĉese disvolviĝis de hinda raketo al Congreve-a raketo de Britio, de raketo papera al fera, de mallongdistanca al longdistanca... Danke al apliko de alispecaj, pli avangardaj teknikoj, oni faris raketojn pli kaj pli perfektaj. Oni uzas ílin ne nur en milito, sed ankaü en kosmonaŭtiko. Jen raketo suriris sian modernan vojon. Nun raketoj estas diversaj, Ciu kun sia propra funkcio, ekz. raketoj "Oriento", "Energio", "Ariane", "Titan" kaj "Changzheng".