Ikaro
El Vikipedio
Ikaro flugis tre alten, la vakso varmiĝis kaj la plumoj liberiĝis. Ikaro falegis en maron. Vespere la maro elflosigis nur la kadavron de Ikaro. Dedalo poste fuĝis Sicilion, kie li konstruis ankoraŭ multe da mirindaj konstruaĵoj. Insulo, kie Ikaro estis sepultita, rememorigas la sorton de Ikaro kaj ĝi havas ĝis hodiaŭ nomon Ikario.
