Tetiso (titanino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tetiso laŭ romia mozaiko en Antioĥio (Turkio).

Tetiso (hel. Τηθύς — eble rilatanta al hindeŭropa téta, patrino) estas titanino kaj mara diino en la helena mitologio, filino de Urano kaj Geo[1]. Ŝi estis edzino de sia frato Okeano kaj simbolas, kiel Talaso, la inan fekundkapablon de la maro. Unu el ŝia nepinoj estis la nimfo Tetiso kiu naskis Aĥilon (generitan de la mortemulo Peleo). Multaj verkistoj konfuzas ambaŭn diaĵojn. Laŭ la pelasga mito pri mondkreado, Eŭrinomo kreis la planedojn kaj rilatis Venuson al Oceano kaj Tetiso.

Tetiso estas la patrino de la ĉefaj riveroj de la universo: Nilo, Alfejo kaj Meandro. Krome ŝi estis patrino de la tri mil riveroj kaj de la kvardekuno Oceanidinoj, personigoj de la rojoj kaj fontoj. Ŝi estis grava diino antaŭ la helena epoko, pro tio eĉ Homero asertis ke ŝi estas la patrino de ĉiuj vivantaĵoj el la mondo, tial kial ĉio devenas el la maro.[2]

Dum la milito de dioj kaj titanoj Tetiso vartis Heran, kio, laŭ Graves simbolas la transdonon de malnovaj kultoj al tiuj novaj (de Tetiso al Hera). Kiam la edzino de Zeŭso koleris pri la lokumo de Kalisto kaj Arkaso en la firmamento (ol la konstelacioj nuntempe nomataj granda kaj malgranda ursino), ŝi petis Tetison por helpo. Tetiso malbenis ilin senhalte migradi tra la ĉielo sen ripozi sub la horizonto.

Kvankam troviĝas multnombraj pruvoj pri ŝia graveco en antikvaj tempoj, Tetiso ne estis tro kultita en la helena religio, kaj ŝi ne ofte aperas en mitologiaj rakontoj. Walter Burkert asertas ke kiam Homero mencias ŝian nomon en lia Iliado, li celis nomi nur la maron, per la arkaika akadia nomo tiamtu, tre simila al la nomo de la diino.[3]

Tamen, ŝi aperas en la rakonto pri la Troja Milito: kiam la divenisto Esako sonĝis pri la detruo de la urbo (tuj post la naskiĝo de Pariso) kaj afliktite ĵetis sin en la maron, ŝi transformis lin en mara birdo.

Ne troviĝas multaj prezentadoj de la titanino, kaj malfacilas scii ĉu kelkaj montras ŝin aŭ alian mardiinon. Ŝi certe (per surskribado) estis prezentita sur la planko de romia termobanejo de la 4a jarcento en Antiokio, videbla nuntempe en Dumbarton Oaks (Vaŝingtono, kaj en atika vazo de la 6a jarcento a.K., nuntempe en la Brita Muzeo, sur kiu Sofiloso pentris ŝin en la nupto de Peleo kaj Tetiso.[4]

Paroj kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo, Teogonio 136, 337; Apolodoro, Mitologia biblioteko i.2.
  2. Homero, Iliado XIV.201
  3. Burkert (1992) paĝ. 93.
  4. Robert Graves, Greek Miths, 24.9 kaj 164.1

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Walter Burkert, The orientalizing revolution: Near Eastern influence on Greek culture in the eartly archaic age. Cambridge, 1992.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tetiso ĉe Theoi.com, angle