Alfeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Alfeo (rivero).
Alfeo kloplodante forkapti la nimfon Aretuzo, laŭ gravuraĵo de Bernard Picart por bildigi scenon de Metamorfozoj, de Ovidio.

Laŭ la helena mitologio, AlfeoAlfeioso (el la greka Ἀλφειός, «blanketa») estis unu el la oceanidoj, la filoj de Okeano kaj Tetiso[1] kiu personigis ĉiun riveron en Grekio[2][3]. Ĉi tiu, spruĉas en Arkadio kaj trafluas Elison, en Peloponezo, ĝis sia alfluo en la Ionian maron. Alfluantoj liaj estis ankaŭ personigitaj en la mitologio, kiaj Ladono, Erimanto, KladeoKitero.

Laŭ Paŭzanio, Alfeo estis pasia ĉasisto kiu enamiĝis sensukcese al la nimfo Aretuzo[4], akompanantino de Artemiso kiu iam sin promesis resti virga. Pro tio, ŝi rifuzis la am-proponojn de la riverdio, kaj post longa kaj laciga kurado ŝi ĵetis sin en la maron kaj forfuĝis al insulo Ortigio, proksime al Sirakuzo, kaj tie ŝi aliformiĝis en fonto por finfine ekskapi de li. Alfeo aliformiĝis tiam en la samnoma rivero kiu laŭtradicie trafluas Peloponezon kaj daŭrigas sian kursadon subtere ĝis Sicilio, kie li poezie unuiĝas al la fonto Aretuzo[5][6]. Ankaŭ Nono priskribas tiun historion, sed laŭ li Alfeo ne subteriĝis, sed fluis ĝis Ortigio sen miksi sian akvon kun tiu de la Adriatika maro, ĉar la sia iĝis varma pro amo[7]. Ĉi tiu rakonto aperas diversmaniere en la verko de Ovidio kaj aliaj romiaj mitologiistoj. Laŭ li, Aretuzo estis baniĝinta en la rivero Alfeo, en Arkadio, kiam la respektiva riverdio surprizigis kaj persekutadis ŝin. Aretuzo petis helpon al la diino Artemiso, kiu intervenis kaj aliformigis ŝin en fonto, kiu spruĉas en Peloponezo kaj fluas subtere ĝis Sicilio. Tie, ĝi aperas denove per la eponima fonto[8][9][10][11][12].

Artemiso protektas Aretuzon, pentraĵo de Gabriel Blanchard (ĉ. 1672).

Tamen, laŭ alternativaj versioj, estis ĝuste la diino Artemiso la am-celo de Alfeo. Ili ĉasadis kune ĝis kiam li enamiĝis al la diino kaj ne akceptis ŝian rifuzon. Persekutata de li, Artemiso forfuĝis al Letrini, en Eliso, kaj tie ŝi renkontis sian nimfan akompanantaron. Ĉiu el la knabinoj (la diino inkluzive) kovris sian vizaĵon per koto, do Alfeo ne kapablis rekoni Artemison kaj humiligite rifuzis plu insisti, antaŭ la ridego de la nimfaro[13]. Laŭ plia tradicio, la diino fuĝis al Ortigio, kie troviĝis templo al ŝi dediĉiita laŭ la nomo Alfea Artemiso[14]. Aludo al la enamiĝo de Alfeo troviĝas ĉe altaro en Olimpio, dediĉita al ambaŭ gedioj, kune[15][16].

Heraklo devojigas la riveron Alfeo por plenumi sian kvinan laboron. Romia mozaiko en Liria (Hispanio).

Verŝajne, en tiuj rakontoj unuiĝis malsamaj tradicioj, kiuj baziĝis sur la populara kredo pri ke ekzistis subtera komunikado inter la rivero Alfeo kaj la fonto Aretuzo. Oni rakontis ke taso ĵetita en la unua rivero reaperus poste en la fonto de Ortigio[17][18][19].

Alfeo edziĝis poste al Telegono, filino de Fariso, kun kiu li estis patro de la reĝo Ortiloĥo[20], pere de kiu li iĝis la avo de Dioklo, patro siavice de Kretono kaj Ortiloĥo, elstaraj soldatoj kiujn Eneo mortigis dum la Troja milito[21]. Ĉu kun la sama virino, ĉu kun alia partnerino de nekonata nomo, li ankaŭ estis patro de Fegeo, reĝo de Psofiso, kaj de Melanteo, amantino de Pozidono. La nimfoj Danaiso kaj Mirtoeso eble estas ankaŭ filinoj liaj.

Tamen, Plutarko aldonas version ne rilantan al tiuj antaŭe priskribitaj. Laŭ li, Alfeo estis filo de Helioso kiu mortigis sian fraton Kerkafo dum konkuro. Torturata fare de la erinioj, li preskaŭ freneze ĵetis sin kaj droniĝis en la rivero Niktimo, kiu pro tio ŝanĝis sian nomon al Alfeo[2].

Alfeo estis ankaŭ la rivero devojigita fare de Heraklo por purigi la stablojn de Aŭgio nur en unu tago. Oni konsideris tiun taskon tute neebla, do pro tio Eŭristeo proponis ĝin al la heroo kiel la kvina de liaj laboroj. Dankeme al Alfeo, kaj kompense pro la ĝeno kaj ebla ofendo, Heraklo utiligis la nomon de la rivero por nomigi la unuan leteron de la greka alfabeto, alfo, kaj poziciigis ĝin en la unua, honora, loko el ĝi[22].

La opero-baleto «Aréthuse» aŭ «La Vengeance de l'Amour» (La venĝo de l´amo), de André Campra kaj Antoine Danchet, estas inspirita en la rakonto de Alfeo kaj Aretuzo.


Genealogia arbo de la Alfeidoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Geo
 
Urano
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Hermeso
 
Filodamio
 
 
 
 
 
 
Okeano
 
Tetiso
 
La Titanoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Fariso
 
 
 
Triptolemo
 
Kaanto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Telegono
 
Alfeo
 
La Oceanidoj
 
La Oceanidinoj
 
Forko
 
Keto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ortiloĥo
 
Pozidono
 
Melanteo
 
 
 
Fegeo
 
 
Mirtoeso
 
 
Danaiso
 
Pelopso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Dioklo
 
 
 
Ejreno
 
Pronoo
 
Agenoro
 
Arsinoo
 
Alkmeono
 
Krisipo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Kultado[redakti | redakti fonton]

Monero el Gela, en Sicilio (ĉ. 420-415 a.K.), sur kiu aperas kornohava riverdio. En tiu regiono Alfeo ricevis elstaran kultadon, kaj estis prezentita sammaniere.
.

La oceanida Alfeo ricevis kultadon en diversaj lokoj en Grekio. En Sparto (Lakedemono), troviĝis sanktejo al li dediĉita[23]. Ankaŭ en Olimpio, kie oni kune alvokis Kronidan Zeŭson kaj lin, per la alvoko «senlaca fluo»[24]. En tiu Elisa urbo, kie la kultado al Alfeo elstaris[25], oni pensis ke lia nomo devenis el lia kapablo resanigi leprulojn, same kiel faris la rivero Anigro[26]. En Olimpio, la aŭguristoj alportis ĉiujare cindron el la oferoj al Zeŭso, kaj miksis ĝin kun akvo el Alfeo por fari paston, per kiu oni farbadis la zeŭsan altaron. Onidire, nur per la akvo de tiu rivero oni povas krei tiun miksaĵon, ĉar laŭ ili Alfeo estas la rivero plej ŝatata al la reĝa dio[27]. La rivera dio havis diversajn altarojn en tiu urbo, ofte kune kun aliaj diaĵoj al li rilantaj kiaj Artemiso[28]Pelopso[29].

Ankaŭ en la malproksima Heraia, en Sicilio, honoris lin. Tie troviĝis skultpaĵoj de Alfeo kun homa korpo, sed kun kornohava aŭ bova kapo, tipa kutimo en la arta reprezentado de la oceanidoj[30].

Estis rita kutimo en antikva Grekio dediĉi la unue tonditan hartufon al loka riverdio, do la elisa heroo Leŭkipo dediĉis la sian al Alfeo dum sia plenaĝiĝa ceremonio[31].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo. Teogonio, 338.
  2. 2,0 2,1 Leonhard Schmitz. Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, vol 1, paĝ. 133-134. Eld. William Smith, Little, Brown and Company. Bostono, 1867 [1].
  3. Pindaro. Nemeaj odoj, 1.1.
  4. Natale Conti. Mitología, paĝ. 641. Eld. Editum, 1988. ISBN 978-84-83715994 [2].
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 7.2.
  6. Skolioj pri Nemeaj odoj, de Pindaro, 1.3.
  7. Nono. Dyonisiaca, 13.322.
  8. Ovidio. Metamorfozoj, 572 kaj sekv.
  9. Vergilio. Eneido, 3.694.
  10. Statio. Silvae, 1.2.203.
  11. Statio. Tebaida, 1.271 kaj 4.239.
  12. Luciano. Dialogi Marini, 3.
  13. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 6.22.
  14. Skolioj pri Pitiaj odoj, de Pindaro, 2.12.
  15. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 14.5.
  16. Skolioj pri Olimpiaj odoj de Pindaro, 10.
  17. Strabo. Geographia, 6. par. 270, 8, 343.
  18. Seneko. Naturales quaestiones, 3.26.
  19. Fulgent. Mitoj, 3.12.
  20. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 4.30.2.
  21. Homero. Iliado, 5.45.
  22. Ptolomeo Hefestiono. Nova historio, libro 5.
  23. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.12.8.
  24. Bakilido. Fragmento 5.
  25. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.10.6.
  26. Strabo. Geographia, 8.3.19.
  27. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.13.11.
  28. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.14.6.
  29. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.24.7.
  30. Eliano. Historia mikspoto, 2.33.
  31. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.20.2.