Ejreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ejreno, laŭ Ludwig Knaus (1850-88).

Laŭ la helena mitologio, EjrenoIreno (el la greka Ειρήνη, «paco») estis personigo de la paco kaj la riĉeco kiu devenas de ĝi. Laŭ Heziodo ŝiaj gepatroj estis Zeŭso kaj Temiso, do fratinoj ŝiaj estis Eŭnomio (Ordo) kaj Diko (Justeco)[1]. Ŝi apartenis al la Dua Generacio de la Horoj, diinoj pri la sezonoj kaj gardistinoj de la ĉielaj pordoj unue, sed ankaŭ protektantinoj de la homaro per leĝoj kaj bonordo[2]. Ŝia romia ekvivalento estis Pakso (Pax), kaj ŝia kontraŭlo, Polemo (Milito).

La atributoj de Ejreno evoluis ĝis la akiro de ŝia personigo de paco. Unue ŝi estis diino de la printempo, pro tio ke ĉi tiu sezono estis la kutima tempo por militadi kaj organizi la kampanjojn kiu riskis Grekion, do estis tiam, kiam oni kutime preĝadis kaj oferadis al ŝi. Tiasence, oni ofte identigis Ejrenon al Tallo, la horo de la printempaj burĝonoj. Fakte, Tallo estis epitomo per kiu Heziodo nomis ŝin. Laŭ la rakontoj, Ejreno estis trankvila, silentema kaj serena diino, nomata plurfoje la plej bela el la diaro. Oni konsideris ŝin, kaj ŝiajn fratinojn, prosperiga beno por la homaro, certigo pri riĉeco kaj socia stabilo, kaj elpelantintino de suferado.

Kultado kaj arta prezentado[redakti | redakti fonton]

Ejreno estis speciale kultita de la loĝantaro de Ateno, ĉefe post la ŝipa triumfo de Timoteo super Sparto en 375 a.K., kiam oni starigis altarojn dediĉitajn al ŝi[3]. La Atena ŝtato organizis ĉiujarajn oferojn al Ejreno ekde 371 a.K., por soleni la komunan pacigon okazinta tiujare, kaj starigis bronzan votan statuon honore al ŝi en la agoro de la urbo. Ĝi estis farita de Cefisodoto la Juna, patro de la fama skulptisto Praksitelo. La atenanoj laŭdis tion tiamaniere, ke ĝi iĝis kutima prezento sur moneroj kaj vazoj, kie ŝi aperas kun la korno de abundo kaj olivbranĉo.[4].

Skulptaĵo de Ejreno kun Pluto, kopio de tiu, farita de Cefisodoto en Ateno (370 a.K.).

Kvankam tiu skulptaĵo ne konserviĝis, ĝi estis kopiita plurfoje de la romianoj. Unu el la plej bone konservitaj kopioj troviĝas ĉe la Glyptothek en Munkeno. Ŝi prezentas la diinon portante infanan Pluton, dio pri abundo kaj filo de Demetro, la diino pri agrokulturo[5]. La mankinta mano de Ejreno portis sceptron. La skulptaĵo simbolis ke riĉecon prosperas nur sub la protektado de paco, do ĝi estis publika alvoko al komuna saĝo[4]. Tiu kopio apartenis al la kolekto de Villa Albani en Romo, sed ĝi estis forrabita de Napoleono, kiu portis ĝin al Francio. Post lia malvenko, la skulptaĵo estis aĉetita de Ludoviko el Bavario[6].

Plia skuptaĵo de Ejreno troviĝis apud la templo de Hero en la pritaneo de Ateno, kun alia, de Hestio. Ili konsistigis taŭgan alegorion, ĉar tie estis gravuritaj la leĝoj de Solono[7].

En artaj prezentadoj Ejreno kutime aperas kune kun ŝiaj fratinoj Diko kaj Eŭnomio, portante la fruktojn de la sezono. Sur moneroj ŝi aperas kiel juna kaj bela knabino kiu portas la Kornon de abundo, sceptron, torĉon aŭ ceremonia vazo. Aliaj artaĵoj prezentas ŝin brulitante armilojn, kun kaduceo aŭ maiza spadiko en la mano aŭ sur la kapo[8]. Pro similo al Niko, oni ofte aldonis ankaŭ flugilojn al ŝi.

Pro tio, ke ŝi ankaŭ akompanis Pluton, oni similigis Ejrenon al Demetro kaj al Tiko. Ŝia malamikeco al Polemo inspiris komedion de Aristofano, Paco, laŭ kiu la militema dajmonino sukcesis kapti kaj malliberigi Ejrenon[9].

Ejreno, filino de Pozidono[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, plia rolulino de la helena mitologio nomiĝis Ejreno. Ŝi estis filino de la mara dio Pozidono kaj de Melanteo, la filino de Alfeo. Honore al ŝi, la insulo Kalaŭrio, proksime al Kreto, nomiĝis Ejreno dum kelka tempo[10].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo. Teogonio, 901.
  2. Pindaro. Olimpia Odo 13, 6.
  3. Plutarko. Vivo de Cimono, 13.3.
  4. 4,0 4,1 Raimund Wünsche. Glyptothek, Munich: masterpieces of Greek and Roman sculpture, paĝ. 79. Eld. C.H.Beck, 2007. ISBN 978-3-406-56508-3.
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.8.3.
  6. Edward Robinson. Catalogue of Cast Part III Greek and Roman Scuplture, paĝ. 222. Eld. Houghton, Mifflin & Co, 1892.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 1.18.3.
  8. Hirt. Mitologio. Bilderb. II, paĝ. 104.
  9. Aristofano. Paco, 255 kaj sek.
  10. Plutarko. Quaestiones Graecae, 19.