Ludoviko la 1-a (Bavario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludoviko la 1-a en 1826

Ludoviko la 1-a (germane Ludwig) el la dinastio de la Vitelsbaĥoj, naskita la 25-an de aŭgusto 1786 en Strasburgo, mortinta la 29-an de februaro 1868 en Nico, estis reĝo de reĝlando Bavario inter 1825 kaj 1848

Ludoviko estis filo de Maksimiliano la 1-a Jozefo kaj princino Augusta Wilhelmine Maria von Hessen-Darmstadt. Lia filo Maksimiliano la 2-a estis lia posteulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1810 Ludoviko, katoliko, edzinigis la protestantan princinon Therese von Sachsen-Hildburgshausen. La geedziĝa festo fondis la tradicion de la munkena oktobrofesto.

Post la morto de sia patro en 1825 Ludoviko iĝis reĝo de Bavario. Li igis Munkenon rimarkinda pro siaj artaĵoj kaj favoris precipe klasikismon. Inter la domoj, kiujn li igis konstrui, estas la universitato kaj aliaj konstruaĵoj ĉe strato Ludwigstraße, la halo de la strategoj (Feldherrenhalle), la Portalo de la Venko (Siegestor) ĉe Ludwigstraße, la malnova pinakoteko kaj la statuego Bavaria ĉe la Terezia Herbejo. La placon Königsplatz (= reĝa placo) li igis kadri per tri konstruaĵoj imitantaj la tri gravajn klasikajn frekajn stilojn; unu estas kopio de la akropola propileo de Ateno.

Ludoviko ankaŭ progresigis la konstruadon de fervojoj en Bavario.

Lia politiko komence estis modere liberala. Lia regado baziĝis sur la konstitucio de 1818. Eksterlande li subtenis la grekan batalon pri libero; lia dua filo Otto iĝis kiel Otto la 1-a la unua reĝo de Grekio. Grekio eĉ transprenis en sia flago la kolorojn de la bavara flago (blanka kaj blua).

Post la julia revolucio de 1830 en Parizo kaj la disvastiĝo de la revolucia movado al grandaj partoj de Eŭropo la politiko de Ludoviko iĝis pli kaj pli reakciema. Li striktigis cenzuron, tiel helpis al la klerika partio kaj provokis oponemon en la loĝantaro. Lia am-afero kun la dancistino Lola Montez eĉ pli malpopularigis lin. Montez, kiu en 1847 venis al Munkeno, havis fortan influon al la reĝo, kiu eĉ nobeligis ŝin baronino von Rosenthal. Proteste al tio demisiis la ministraro, kaj kiam en 1848 disvastiĝis protestoj de la loĝantaro, Montez devis fuĝi el Bern (Svislando). Ludoviko dum la marta revolucio de 1848 devis konsenti al la "martaj postuloj" kaj abdiki favore al sia filo Maksimiliano la 2-a.

Ludoviko iris al suda Francio kaj pasigis sian ceteran vivon en Nico, kie li mortis. Lia tombo estas en la baziliko de S-ta Bonifaco en Munkeno.

Antaŭe: Reĝo de Bavario Poste: Bavaria Arms.svg
Maksimiliano la 1-a Jozefo 1825 – 1848 Maksimiliano la 2-a

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]