Maksimiliano la 1-a Jozefo (Bavario)
El Vikipedio
- Ne konfuzu kun princo-elektisto Maksimiliano la 1-a de Bavario, kiu regis 1623-1651.
Maksimiliano la 1-a Jozefo (27-a de majo 1756–13-a de oktobro 1825) de la dinastio Vitelsbaĥoj estis unue kiel Maksimiliano la 4-a duko de Bavario, palatinata grafo ĉe Rejno kaj princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio kaj fariĝis poste la unua reĝo de la reĝlando Bavario.
Politiko [redakti]
En 1806 Bavario fariĝis gvida membro en la Rejna Federacio kiu subtenis Napoleonon, kaj finfine kaŭzis la disfalon de la Sankta Romia Imperio. Napoleono rekompencis la lojalecon, altigante duklandon Bavario al reĝlando kaj dukon Maksimiliano al reĝo. Tiu tamen nelonge poste ŝanĝis la flankojn kaj en 1813 aliĝis al la venkontaj kontraŭ-napoleonaj aliancanoj.
| Antaŭe: | Reganto de Bavario | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario) |
princo-elektisto 1799–1806 reĝo 1806–1825 |
Ludoviko la 1-a |