Eŭnomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri helena diino. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Eŭnomia familio15 Eŭnomio.
Eŭnomio, supre kaj dekstre, apud Diko, Ejreno kaj Temiso, sur plafona pentraĵo en la Palaco de la Paco (Hago).

Laŭ la helena mitologio Eŭnomio (el la greka Εὐνομία«bonordo», «administrado laŭ bonaj leĝoj») estis unu el la Horoj, diinoj pri la sezonoj, gardistinoj de la ĉielaj pordoj, sed ankaŭ protektantinoj de la homaro per leĝoj. Ŝi kaj siaj fratinoj Diko (Justeco) kaj Ejreno (Paco) konsistigis la Duan Generacion de tiuj diaĵoj. Ili konservis la stabilecon de la socioj[1] kaj ricevis specialan kultadon en la tiamaj grandaj urboj en Grekio: Ateno, Argo kaj Olimpio. Ŝia kontraŭlino estis Disnomio (Malordo)[2], kaj ŝia romia ekvivalento, Disciplino.

La horoj estis filinoj de Zeŭso kaj Temiso[3], do fratinoj de Hermafrodito, Pejto kaj Rodo. Kelkaj tradicioj aldonas la nomojn Tiko, Priapo kaj eĉ Eroso al la gefrataro. Tamen, alternativaj versioj nomis ŝin filino de Prometeo[4] aŭ de Hera[5].

Eŭnomio estis diino pri ordo, ĵuroprotekto kaj leĝaro[6], do eterna malamikino de Disnomio, Hibriso (Insolento) kaj Ato (Ruiniĝo)[2]. Ŝi kontrolis la agadon de la ĵurianoj dum juĝoj[7], sed oni ankaŭ rilatis ŝin al printempo, sezono de verdaj pastejoj (νομία en la greka). Laŭ Pindaro, ŝi kaj la eksterordinara fonto Diko, ŝia fratino, estis subteno de urboj; kune kun Ejreno, el la sama familio, konservas la homaran riĉecon[8]. La nomo de Eŭnomio kaj tiuj, de siaj fratinoj, iĝis taŭga ekzemplo de hendjatriso: «Bonordo, Justeco kaj Paco»[9].

Dionizo gvidante la tri Horojn (1-a jarcento a.K.).

Oni ofte prezentis ŝin inter la akompanantaro de Afrodito, kiel adverto al edziniĝintaj virinoj pri agi ĉiam laŭleĝe kaj obeeme. Pro tio, oni identigis ŝin al Eŭrinomo, patrino de la Karisoj[10].

La asteroida familio Eŭnomio kaj la asteroido 15 Eŭnomio ricevis ilian nomon de ĉi tiu diino.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bakilido. Fragmento 13.
  2. 2,0 2,1 Solono. Fragmento 4.
  3. Heziodo. Teogonio, 901.
  4. Fragmento de Alkmano, 66, angle, konata tra la greka verkisto Plutarko en Pri la romania fortuno (Helene Περί της Ρωμαίων τύχης) angla traduko greke
  5. Barnier. Mitologio.
  6. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.3.1.
  7. Demosteno. Kontraŭ Aristogitono, 25.11.
  8. Pindaro. Olimpia Odo 13.6.
  9. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 5.72.5.
  10. Orfea Himno 60.