Hago

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Geografio>Eŭropo>Nederlando>Suda Holando>Hago<Urbo


Komunumo Den Haag / 's-Gravenhage
Flago de la komunumo Den Haag / 's-Gravenhage Blazono de la komunumo Den Haag / 's-Gravenhage
(Flago de Den Haag / 's-Gravenhage) (Blazono de Den Haag / 's-Gravenhage)
Situo de la komunumo Den Haag / 's-Gravenhage
Provinco Zuid-Holland
Urbestro Wim Deetman
Ĉefloko Den Haag
Areo
 - Tero
 - Akvo
98,20 km²
82,66 km²
15,54 km²
Loĝantaro
 - Popoldenso
476.314 (1-a de julio 2006)
5762 loĝ./km²
Geografia situo 52°05' N 4°18' E
Gravaj trafikaj arterioj A4, A12, A13, N14, N44, NS Oude Lijn, Hofpleinlijn
Retnumero 070
Poŝtkodoj 2491-2599
Oficiala retejo www.denhaag.nl

Image:Ltspkr.pngHago (Den Haag) (52° 08′ N; 04° 39′ E Mapo) Loĝurbo de la reĝino de Nederlando. 443.000 loĝantoj. Sidejo de la nederlanda registaro. Pacpalaco. Loko de la internacia kortumo, la internacia krima tribunalo kaj la militkrima tribunalo de UN pri eksa Jugoslavio.

La blazono de Hago montras cikonion (foje nomatan ardeo), kiu en la beko portas angilon.

Pro la cikonio la moka priskribo de hagano estas: Sur altaj piedoj, kun malmulte da plumoj kaj kun granda beko.

Enhavo

[redaktu] Historio

Hago ekestis en 1248, kiam grafo Vilhelmo la 2-a de Holando igis tie konstrui kastelon. Lia filo Floris konstruis la "kavaliran salonon" (Ridderzaal), kiu nun estas urba vidindaĵo. La nomo den Haag ([den Haĥ] = la heĝo, arbareto) estas la origina; omaĝe al grafo Vilhelmo oni ek de 1639 uzas ankaŭ "'s-Gravenhage" (heĝo de la grafo), analoge al Den Bosch, nomata ankaŭ "'s-Hertogenbosch" (=arbaro de la duko).

Nur en 1806 Hago ricevis la statuson de urbo. Ĝi neniam estis fortikigita kaj tial ne posedas urbomurajn restaĵojn.

En Hago ĉirkaŭ la jarcenta ŝanĝo de 1900 okazis du pac-konferencoj. La unuan (1899) iniciatis la rusia imperiestro Nikolao la 2a Aleksandroviĉ; ĝi protektis la rajtojn de vunditoj kaj ŝiprompuloj kaj malestimis certajn batalilojn. La dua konferenco en 1907 decidis pri la protekto de civiluloj. Tria konferenco estis planita por 1925, sed ne povis okazi pro la Unua mondmilito.

[redaktu] Signifo por Esperanto

En Hago funkciis la Centrale Esperanto-Boekhandel

kaj funkcias ankoraŭ Internacia Cseh-Instituto de Esperanto, fondita en 1930.

  • Priesperantaj eventoj okazis tie:

12a UK 9-15 aŭg. 1920 kun 408 partoprenantoj el 27 landoj. Decidoj pri nova organizado de Lingva Komitato, pri teknikaj vortaroj, pri komuna centro. Samtempe okazis la 6a Int. Katolika E Kongreso; fondo de IK. Interreligia Konferenco por la Paco en la 31-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1928. Esperanto estas sola traduka lingvo.

[redaktu] Esperantistoj en Hago

Tie naskiĝis:


Tie mortis:

[redaktu] Situo kaj evoluo

Ĉar Hago neniam havis urbomurojn, ĝi povis libere kreski. Ĝi nun estas la tria plej granda urbo de Nederlando. Kune kun proksimaj urboj (Delft, Leiden, Roterdamo, aliaj) ĝi formas urbecan regionon nomatan Randstad (randa urbo).

La urbocentro situas ĉ. 6 km de la bordo de la Norda Maro. Ĉemare situas la kvartaloj Kijkduin [KEJKdojn] kaj Scheveningen (SĤEveninge].

[redaktu] Ekstera ligo

•  http://www.denhaag.com
•  http://www.gemeentemuseum.nl
•  http://denhaag.nl.eu.org
•  http://www.panorama-mesdag.nl/index.php?page=/home_nl.php#

urba retpaĝejo

EdE-H

 
Komunumoj Provinco Suda Holando
Flago de la provinco Suda Holando

Alblasserdam | Albrandswaard | Alkemade | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Bergambacht | Bergschenhoek | Berkel en Rodenrijs | Bernisse | Binnenmaas | Bleiswijk | Bodegraven | Boskoop | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Den Haag | Dirksland | Dordrecht | Giessenlanden | Goedereede | Gorinchem | Gouda | Graafstroom | 's-Gravendeel | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Jacobswoude | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Liemeer | Liesveld | Lisse | Maassluis | Middelharnis | Midden-Delfland | Moordrecht | Nederlek | Nieuw-Lekkerland | Nieuwerkerk aan den IJssel | Nieuwkoop | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oostflakkee | Oud-Beijerland | Ouderkerk | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Reeuwijk | Ridderkerk | Rijnwoude | Rijswijk | Rotterdam | Rozenburg | Schiedam | Schoonhoven | Sliedrecht | Spijkenisse | Strijen | Ter Aar | Teylingen | Vlaardingen | Vlist | Voorschoten | Waddinxveen | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zevenhuizen-Moerkapelle | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zwijndrecht

Nederlando | Provincoj | Komunumoj


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Hago sub la gloso Category:Den Haag
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Hago sub la gloso Den Haag
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Hago sub la gloso Scheveningen



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.